Saltu al enhavo

Placo Universitata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la Placo Universitata
Placo Universitata
placo [+]

LandoRumanio
SituoBukareŝto
- koordinatoj44° 26′ 8″ N, 26° 6′ 8″ O (mapo)44.4355526.102347222222Koordinatoj: 44° 26′ 8″ N, 26° 6′ 8″ O (mapo) [+]

Placo Universitata (Centra Bukareŝto)
Placo Universitata (Centra Bukareŝto)
DEC

Placo Universitata (Bukareŝto)
Placo Universitata (Bukareŝto)
DEC
Map
Placo Universitata
Vikimedia Komunejo:  University Square, Bucharest [+]
vdr

Placo Universitata (rumane Piața Universității) estas trovita en la urbocentro de Bukareŝto, proksime al la Universitato de Bukareŝto. Ĝi estas servita de Universitate metropola stacio.

Ĝia formo estas influita de la Haussmannia modelo de la "Granda Intersekciĝo" (france La Grande Croisee), limigante la nord-sudan kaj orientokcidentan aksojn, por instigi urban modernigon per pariza influo.

La placo estas kilometro nulo de Bukareŝto kaj estis fokuso de protestoj en la periodo post la Rumana Revolucio. Specife, en majo kaj junio 1990, la placo estis la sceno de protestoj kontraŭ la elekto de Ion Iliescu kiel rumana prezidanto, kiuj tiam estis furioze detruitaj fare de ministoj alvokitaj de la Jiu Valo. Tiu okazaĵo estis nomita Mineriada en la rumana kaj havis negativan efikon al la reputacio de Iliescu hejme kaj eksterlande.

Ĉirkaŭ la placo situas la Bukareŝta Nacia Teatro (Teatrul Național "Ion Luca Caragiale" București) kaj la Hotelo InterContinental, kiu estis la plej alta konstruaĵo en la urbo ĝis 2004.Ankaŭ ĉe la placo oni povas vidi kvar statuojn prezentantaj Ion Heliade-Rădulescu, Mikaelo la Brava, Gheorghe Lazăr kaj Spiru Haret.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]