Placo de Masaryk (Ostrava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Placo de Masaryk |
Placo de Masaryk | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Ostrava | |
- koordinatoj | 49° 50′ 9″ N, 18° 17′ 34″ O (mapo)49.835718.2927Koordinatoj: 49° 50′ 9″ N, 18° 17′ 34″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 702 00 [+] | |
Placo de Masaryk | ||
Vikimedia Komunejo: Masarykovo náměstí (Ostrava) [+] | ||
Placo de Masaryk estas centra placo en Ostrava. Origine rektangula, la placo havas nun neregulan formon de litero L. Dominaĵoj estas kolono de Dipatrino kaj statuo de sankta Floriano el la 18-a jarcento kaj novepoka akvoŝprucilo enkonstruita en pavimon el la jaro 2007.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la fondo de la urbo bordis ĝin malaltaj lignaj urbaj domoj konstruitaj sur plilongigitaj mallarĝaj parceloj. Masonitaj objektoj tute anstataŭigis ilin nur en la 19-a jarcento. Krom okazado de datrevenaj foiroj la placo estis centrejo de kultura, komuna kaj politika agadoj, La dominaĵo de placo estas konstruaĵo de Malnova urbodomo, la hodiaŭa sidejo de Muzeo de Ostrava. Pli elegantan aspekton de la spaco substrekis instalaĵo de virgulina kolono en la jaro 1702 kaj statuo de sankta Floriano en 1763. En fontanon situanta proksime fluis akvo el la unua urba akvokondukilo. Sed krom tiuj elementoj la placo rememorigis pli vilaĝplacon, ĉar mankis ĉi tie pavimo, libere fluis forfalaĵoj kaj antaŭ la domoj staris amasoj da sterko.
La evoluo de peza industrio en la 19-a jarcento kontribuis al ŝanĝoj al pli bona. Estis konstruita pavimo kaj publika lumigo, Granda evento estis vizito de prezidento Masaryk en junio de 1924. En la 50-aj kaj la 60-aj jaroj okazis detruo de domoj inter stratoj 28. října, Velká kaj Zámecká. Enkadre de "estetikigo" estis forigitaj la kolono, la statuo kaj la fontano.
En junio de 2007 estis finita ĝenerala rekonstruo. La areo de 9500 m² estis pavimita per granitaj kaheloj kun pezo de 60 kg. En la pavimon estas enĵetitaj latunaj tabuloj kun tridek plej signifaj mejloŝtonoj el la historio de Ostrava. Sur la placo estis translokigita busto de la prezidento Masaryk el vestiblo de Nova urbodomo. Nova dominaĵo estas akvoŝprucigilo enkonstruita rekte en la pavimon, kiu nokte kolore brilas. En domo super apoteko havas sidejon Citrario, unika muzeo pri citroj.
La rekonstruo por preskaŭ cent milionoj da kronoj estis akceptita de la publiko kun embarasoj. La civitanoj ekz. kritikas forhakadon de kreskintaj arboj kaj ties anstataŭigon per junaj arboj, kiuj fakte donas nenian ombron. Ankaŭ fotografistoj kritikas la forigon de arboj, kiu senvualigis arkitektonan malharmonion de la domoj, el kiuj kelkaj havas pli musumitajn fasadojn. Sume ili poste taksas la placon kiel nefotogenan grizan areon.[1][2]
La 4-an de majo 2008 revenis sur la placon la statuo de sankta Floriano, kiu ĉi tie estis ekde la jaro 1763 ĝis la jaro 1960. Ĝis la jaro 1983 ĝi estis lokigita en Kravaře, poste sekvis transŝovon ĝis Hrabůvka.[3]
La nomoj
[redakti | redakti fonton]Pase de la tempo ŝanĝiĝis ankaŭ nomigo de la loko mem. Unue tio estis Ringplatz, poste Ĉefa placo kaj ekde la jaro 1919 Placo de Masaryk. Dum la dua mondmilito revenis la nomigo Ĉefa placo, post ĝi ĝis la jaro 1953 Placo de Masaryk. Sekve okazis alinomigo je Placo de Popolaj milicoj. Tiu ĉi nomo eltenis ĝis la jaro 1989, kiam estis redonita la origina nomo Placo de Masaryk.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Moravskoslezský deník, 30.07.2007
- ↑ Moravskoslezský deník, 07.08.2007
- ↑ Moravskoslezský deník, 04.05.2008
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Placo de Masaryk en Vikimedia Komunejo