Placo de Memoro (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Memoro
ruse Площадь Памяти
Placo de Memoro
placo
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Lenina administra distrikto
Geografia situo 57° 8′ 10″ N, 65° 33′ 54″ O (mapo)57.13611111111165.565Koordinatoj: 57° 8′ 10″ N, 65° 33′ 54″ O (mapo)
Placo de Memoro (Tjumena provinco)
Placo de Memoro (Tjumena provinco)
DEC
Placo de Memoro
Placo de Memoro
Finpunktoj la Tjumena teknoparko, strato Melnikaite, strato Maligin, la Tekutjev-tombejo
Indekso: 625026
Longeco: 280 m
Larĝeco: 170 m
Commons: Memory square (Tyumen)
vdr
Aleo de la eterna flamo al Tekutjev-bulvardo
Monumento al viktimoj de la naziaj koncentrejoj
Monumento al deportitaj kalmukoj
Monumento al viktimoj de stalinismo
Militeknikaĵoj sur Placo de Memoro
Kanono ZIS-3
Monumento de la Dua Mondmilito
Monumento de la Dua Mondmilito
Nomoj de la iniciatintoj kaj kreintoj de la monumento.

Placo de Memoro (ruse площадь Памяти) en Tjumeno (Rusio) situas ĉe strato Melnikaite en la Lenina administra distrikto. La decido pri kreado de la placo surloke de sennoma tereno malantaŭ la Kulturdomo “Geologo” (nun — la Tjumena teĥnoparko) estis farita la 20-an de marto 1987. Ĝin planis la tjumenaj arkitektoj Ravil Saĥabutdinov kaj Valerij Anisimov. La placo enhavas plurajn monumentojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

La placo okupas areon inter la Tjumena teĥnoparko (strato Respubliko 142) norde, strato Melnikaite oriente, strato Maligin sude kaj la Tekutjev-tombejo okcidente.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Ni imagu nin iri de Tekutjev-bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de strato Respubliko kaj finiĝas ĉe la Tjumena teĥnoparko. Antaŭ la teĥnoparko ni turnu dekstren kaj eniru la placon.

Ĝian nordan parton okupas (aŭ limas kun ĝi) Poma bosko (ruse Яблоневая роща), kie kreskas dekoj da pomarboj. Laŭlonge de la okcidenta parto, inter la bosko kaj tombejo etendiĝas aleo kun dustria piedirejo. Ĉe la okcidenta flanko de tiu aleo troviĝas tri monumentoj, dediĉitaj (laŭsekve) al: la malliberuloj de la naziaj koncentrejoj, deportitaj kalmukoj, viktimoj de la Stalin-reprezalioj en 1937-1938. Ilin sekvas instalaĵo el tanko T-55, BMP-1 (infanteria batalveturilo) kaj du kanonoj. Post ili staras monumento de la Funebranta Patrino, dediĉita al la soldatoj de la Dua Mondmilito, mortintaj en la hospitaloj de Tjumeno. Super ĝi staras arko kun sonoriloj.

Post ĝi situas platoj kaj steleo kun la nomoj de la tjumenanoj — Herooj de Sovetunio kaj Plenaj Kavaliroj de la Ordeno de Gloro. Samloke troviĝas eterna flamo. Ĉio ĉi fakte staras sur la komuna tombo de la sovetiaj soldatoj, kiuj mortis en hospitaloj de Tjumeno dum la Dua Mondmilito, kaj estis enterigitaj ĉi tie.

Malantaŭ ili, ĉe la suda limo de la placo, troviĝas la Palaco de Geedziĝoj, kie okazas oficala registriĝo de la geedziĝoj kaj rilataj ceremonioj, post kiuj la novgeedzoj tradicie iras meti florojn ĉe la eterna flamo.

Se ni turnos maldekstren, antaŭ ni aperos larĝa placo, ambaŭflanke borderita de pilonoj, sur kiuj estas gravuritaj nomoj de la tjumenanoj, pereintaj dum la Dua Mondmilito – entute 6500 nomoj. Fine de tiu pasejo altiĝas kolono forme de kandelo, kvazaŭ la dua eterna flamo. En ĝia supro, malantaŭ netravidebla vitro, lokiĝas granda lampo kiu lumas vespere.

De tiu ĉi kolono oni povas sin turni maldekstren kaj marŝante laŭlonge de strato Melnikaite reveni al strato Respubliko jam de alia flanko de la Tjumena teĥnoparko, aŭ marŝi dekstren, al kruciĝo de stratoj Maligin kaj Melnikaite.

Iom oriente de la monumento kun eterna flamo kaj sonoriloj, malantaŭ steleoj kun nomoj de pereintoj, troviĝas la Soldata aleo, ĉe kiu staras monumento dediĉita al filoj, pereintaj en postsovetiaj konfilktoj, kaj kvazaŭ adresita de iliaj patrinoj kun surskribo: “Ni memoras vin, filĉjo”.

Sur la placo staras multaj benkoj, lumas lanternoj, belaj florbedoj abundas. Tiu loko estas speciale ŝatata de patrinoj, kiuj promenas ĉi tie kun siaj etuloj, kaj de geamantoj, kiuj promenas laŭ aleoj aŭ sidas sur benkoj. Foje homoj esploras surskribojn sur la pilonoj kaj steleoj, serĉante nomojn de siaj parencoj, ja ĉiu familio havas viktimojn en tiu milito. Somere oni foje aranĝas piknikojn sur herbo en la Pomarba bosko. Sur la placo okazas diversaj festoj kaj memoraj eventoj, ligitaj al la armeo kaj patriotismo. Specialaj eventoj okazas ankaŭ ĉe la menciitaj monumentoj. Post la kraŝo de aviadilo ATR 72 apud Tjumeno la 2-an de aprilo 2012 homoj alportadis florojn al la eterna flamo surplace[1]. Tamen en ordinaraj tagoj apud la eterna flamo ofte ludas infanoj kaj adoleskantoj, post kiuj restas malpuraĵoj, kio estas ofte kritikata de la urbanoj, kiuj riproĉas la aŭtoritatojn pro la neglekto[2].

La memormonumento de la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito en Tjumeno funkciis pluraj hospitaloj, kiuj okupis ĉiujn pli-malpli grandajn konstruaĵojn de la urbo. Parto de la vunditoj mortis ĉi tie kaj estis enterigitaj en la sud-orienta rando de la Tekutjev-tombejo. Entute tie aperis 162 tomboj[3]. Sed multaj el ili ne havis parencojn en Tjumeno, do iliaj tomboj ne estis vizitataj kaj post certa tempo kadukiĝis. En 1954 la Urba Plenuma Komitato decidis solvi tiun problemon kaj en 1955 ĉiuj restaĵoj estis translokitaj en komuna tombo super kiu aperis la monumento fare de arkitekto Vladimir Beŝkilcev, bildiganta genuiĝintan soldaton kun mallevita standardo. Tio estis la unua monumento en Tjumeno, dediĉita al la Dua Mondmilito [4].

En 1968 la monumenton rekonstruis skulptisto Valentin Belov, kiu aperigis ĉi tie du figurojn — de la funebranta patrino kaj juna militisto kun mallevita standardo. Apud ĝi aperis steleo kun la nomoj de 227 militistoj, mortintaj en la hospitaloj de Tjumeno. La 29-an de oktobro 1968 la monumento estis solene malfermita. Samjare en Tjumeno aperis la unua eterna flamo — en la Historia placo, ĉe la Monumento de la Venko. La rekonstruadon iniciatis kaj financis la urba komsomola komitato subestre de Sergej Velikopolskij, kiu poste estis pro tio oficiale riproĉita de la unua sekretario de la provinca komsomola komitato Genadij Ŝmal — pro nelaŭcela uzado de la financoj[5].

Poste tamen aperis ideo krei plian monumenton, kiu estus ne nura simbolo kiel tiu en la Historia placo, sed ankaŭ persona, kun listigo de ĉiuj urbanoj, pereintaj dum la Dua Mondmilito. La urba konsilio de veteranoj iniciatis tion en 1980, sed oni alfrontis gravan obstaklon — mankis plenaj listoj de la pereintoj kaj malaperintoj. Ekde majo 1985 ĝis julio 1987 oni prilaboris tiujn listojn. La fina versio enhavis 6058 nomojn, kio estis sufiĉe multe por la urbo, kie en 1941 loĝis ĉirkaŭ 70 mil homoj[6].

En 1990 aperis la ordono pri eldonado de la libroserio “Pamjat” (Memoro), kiu enhavos la nomojn de ĉiuj rekrutoj de Tjumena provinco, pereintaj dum la Dua Mondmilito. En 1993, kiam la unua volumo estis jam preskaŭ preta, la veteranoj denove memorigis pri la monumento. En septembro 1993 oni anoncis la konkurson de dezajnoj. La 9-an de majo 1995 la urbestro Stepan Kiriĉuk dum solenaĵoj sur la Placo de Memoro metis simbolan fondoŝtonon de la monumento. La 17-an de junio 1995 okazis publika diskuto pri la dezajnoj, proponitaj de la konkursantoj, sed ĉiuj variantoj estis rifuzitaj. Oni anoncis la novan konkurson, en kiu venkis la tjumena arkitekto Ravil Saĥabutdinov.

La 11-an de aŭgusto 1999 la urba administracio eldonis ordonon pri la konstruado kaj la 4-an de majo 2000 la duan ordonon, jam kun indiko de la financofonto. Ĉiujn laborojn plenumis la granda tjumena firmao “Mostotrjad-36” (La Pontokonstrua Taĉmento — 36). Oni instalis 33 betonajn pilonojn kun 381 marmoraj platoj, sur kiuj aperis familinomoj, inicaj literoj de persona kaj patra nomoj, kaj militistaj rangoj de 6058 homoj. La marmoron oni alportis de la Kasla minejo en Suda Uralo. Krome estis konstruita la Kandelo alta 29 metrojn, kun diametro 5 metrojn. La antaŭa monumento al la soldatoj mortintaj en hospitaloj, iĝis parto de la nova monumento. La ĉefaj laboroj finiĝis en 2001. En majo 2002 oni metis ĉe piedo de la Kandelo granitajn platojn, alportitajn el Ukrainio.

La 8-an de majo 2002 la Monumento de Memoro estis solene malfermita. La ceremonion partoprenis gubrniestro Sergej Sobjanin, urbestro Stepan Kiriĉuk kaj aliaj gravuloj. La eternan flamon fajrigis Semjon Maligin, Heroo de Socialisma Laboro, veterano de la Dua Mondmilito, trifoje premiita je medalo “Pro kuraĝo”. Tiumomente li estis la pleja altpremiito el la veteranoj, ĉar la lasta Heroo de Sovetunio Jakov Neumojev mortis kelkajn semajnojn antaŭe, la 16-an de aprilo[7].

La 26-an de aprilo 2007 apud la eterna flamo estis malfermita la sonorilejo kun tri sonoriloj, faritaj en Kamensk-Uralsko. La plej granda sonorilo pezas 326 kg. La dua pezas 164 kg kaj havas surskribon: “Al defendantoj de nia Patrujo de la dankemaj loĝantoj de urbo Tjumeno en 2007”. La tria sonorilo pezas 90 kg; sur ĝi estas bildigita ikono de la Tuko de Edessa kaj surskribo: “Savu kaj protektu”[8].

En 2010 veteranaj organizaĵoj petis alinomi la placon kiel Monumento de la Venko en la Granda Patriota milito, sed la Urba Konsilio pri Toponimio la 26-an de februaro 2010 malakceptis la peton, ĉar la placo enhavas plurajn monumentojn kaj simbolojn, kiuj ne ĉiam rilatas al la Dua Mondmilito.

En marto 2015 komenciĝis granda rekonstruo de la placo okaze de la baldaŭa 70-jara jubileo de la Venko. Oni forigis ŝildojn kun la nomoj de la pereintoj de sur la pilonoj kaj fotoj de tiuj laboroj inundis Interreton, kaŭzinte grandan miskomprenon kaj indignon[9]. Aperis eĉ publikaĵoj, en kiuj oni false prezentis ilin kiel detruon de la monumentoj de la Dua Mondmilito en Talino (Estonio) fare de faŝistaj vandaloj[10].

La memormonumento de la junuloj pereintaj en militoj[redakti | redakti fonton]

La 28-an de oktobro 2000 en la sud-okcidenta parto de la placo estis fondita la Soldata aleo, kie oni plantis 159 abiojn memore al tjumenaj soldatoj, pereintaj en Ĉeĉenio, Etiopio kaj aliaj lokoj. En 2001 aldoniĝis pliaj 9 abioj[11][12][13]. La patrinoj prizorgis la arbojn, se necese replantis ilin, dum la rekonstruo de la placo translokis parton de la arboj flanken[14]. Patrinoj de la soldatoj, pereintaj en Ĉeĉenio, iniciatis tradicion ornami la arbojn antaŭ Novjaro. Poste al ili aliĝis patrinoj de la tjumenanoj, pereintaj en Afganio. En 2003 ili instalis steleon, sed ĝi baldaŭ estis faligita, same kiel personaj ŝildoj kun nomoj, kiujn la patrinoj pendigis ĉe arboj. Poste aperis betona kubo kun surskribo sur granita ŝildo, anoncanta konstruadon de la monumento ĉi-loke. Ĝi estis nur unu metron alta, apenaŭ rimarkebla. Krome parto de ŝtatoficistoj kaj arkitektoj oponis tiujn planojn[15]. En 2005 oni rearanĝis la aleon[16].

En marto 2016 la organizaĵo “Komitato de la Soldataj Patrinoj” aliĝis al organizaĵo "Defendantoj de Patrujo” kaj iniciatis renovigon de la monumento. La 14-an de septembro 2016 oni solene malfermis la novan monumenton. Ĝi estas farita el nigra granito kaj enhavas preskaŭ tri metrojn altan platon kun bildo de juna soldato kun mitraleto, ĵus reveninta post batalo, kaj apuda horizontala plato kun la vortoj: “Ni memoras vin, filĉjo!” La nomo estas la sama kiel tiu de la libro, eldonita en Tjumeno en 2001[17].

Militaj teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la 2000-aj jaroj surplace, inter la eterna flamo kaj la Monumento de viktimoj de la Stalin-reprezalioj en 1937-1938 aperis kelkaj militteknikaĵoj sur granita podio: tanko T-55, BMP-1 (infanteria batalveturilo) kaj du kanonoj (152-mm haŭbizo M1943 (D-1) kaj ZIS-3). T-55 kaj BMP-1 aperis en la armeo jam post la Dua Mondmilito dum ZIS-3 kaj la haŭbizo partoprenis multajn batalojn. Infanoj ŝatas rigardi la teknikaĵojn kaj grimpi sur ilin[18][19][20].

La memormonumento de la deportitaj kalmukoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito la faŝistoj proksimiĝis al Volgo, ĉe kiu interalie situas Kalmukio, parto de kiu estis okupita. Iuj kalmukoj desertis kaj transiris al la nazioj, aliaj kunlaboris kun la okupantoj. La aŭtoritatoj decidis preventi pliajn perfidojn kaj deporti ĉiujn kalmukojn al Siberio kiel perfidulojn kaj asistantojn de la faŝistoj. La deportado okazis ekde la 28-a de decembro 1943. Al la teritorio de la estonta Tjumena provinco estis deportitaj 20 mil kalmukoj. Ili loĝis ĉi tie ĝis rehabilitado en 1957, post kio revenis hejmen. Por la kalmukoj, nekutimaj al la siberia vetero kaj perdintaj ĉiujn siajn havaĵojn dum la urĝa deportado, tio estis ekstrema situacio, kiu ege suferigis la popolon kaj kaŭzis multajn mortojn.

En 2001 al Tjumeno venis la “Trajno de Memoro” kadre de la longa vojaĝo de Kalmukio al Siberio, iniciita de la tiama prezidanto de la respubliko Kirsan Ilumĵinov. Dum la veturado la eksaj ekzilitoj vizitadis lokojn, kie ili iam loĝis kaj instaladis memorŝtonojn, alportitajn el Kalmukio. En Tjumeno estis starigita la sama ŝtono kiel en Tomsko kun surskribo: “Al viktimoj de la Stalin-reprezalioj 1943-1957 de la kalmuka popolo”. Sube legeblas strofoj de la kalmuka poeto David Kugultinov: “Mi sciis, ke mia popolo en arbaroj de Siberio trovis amikojn kaj refortiĝis anime. Inter la plej bonaj rusoj, inter la plej senavaraj en la mondo, dividintaj kun ni sorton kaj panon”[21].

La memorŝtono de la viktimoj de stalinismo 1937-1938[redakti | redakti fonton]

En 1937-1938 en Tjumeno, same kiel tra la tuta lando, okazis amasaj arestoj kaj ekzekutoj. La mortpafitojn oni enterigadis nokte en disaj lokoj, interalie en amastomboj ĉe la orienta rando de la Tekutjev-tombejo[22]. La 30-an de oktobro 1998 oni starigis ĉi tie la memorŝtonon forme de serpenteno-rokaĵo 1,2 x 1,4 metrojn granda sur kiu staras kruco el blanka marmoro kaj pendas marmora plato kun surskribo: “La monumento al viktimoj de stalinismo. 1937-1938. Kuŝas ĉi tie silente ordinaraj homoj — pacaj civiluloj, murditaj ne en milito”. Ĝia aŭtoro estas Aleksandr Klimenko. La monumento aperis laŭ iniciato de la Tjumena urba societo de la viktimoj de la politikaj reprezalioj kaj la Komisiono pri restarigo de rajtoj de la rehabilititaj viktimoj de la politikaj reprezalioj ĉe la Administracio de Tjumeno. La konstruadon financis la Tjumena Inspekto pri gardado kaj uzado de la historiaj memoraĵoj[23].

Ĉiujare en la Tago de la Viktimoj de la Politikaj Reprezalioj la 30-an de oktobro, tien venas homoj, kiuj metas florojn kaj rememoras siajn parencojn kaj praulojn, trafitajn de la Stalin-reprezalioj.

La memorŝtono de la malliberuloj de naziaj koncentrejoj[redakti | redakti fonton]

La monumento estas steleo el nigra marmoro kun surskribo: "Buchenwald, Majdanek, Aŭŝvico, Mauthausen, Palemonas, Dachau, Salaspils, Ĵmerinka kaj aliaj. Forgesi signifas malhomiĝi...". Supraĵo de la steleo estas ĉirkauvolvita de pikdrato. La steleo estis instalita la 8-an de majo 2010 laŭ iniciato de loka societo de malliberuloj de faŝistaj koncentrejoj[24].

La 23-an de junio 2019 la monumento estis solene malfermita post renovigo, dum kiu oni aldonis al ĝi du flankajn steleojn kun teksto de poemo verkita de I. S. Miĥajlov (maldekstre) kaj alvoko ne forgesi la viktimojn (dekstre). Ilin faris metiejo de I. V. Tretjakov[25].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La placo facile atingeblas de pluraj bushaltejoj. Oni povas elbusiĝi en haltejo Gazprom, transiri la straton Respubliko kaj marŝi suden, malantaŭ la Tjumena teĥnoparko. Veturante laŭ strato Respubliko en inversa direkto, oni povas eliri ĉe haltejo Ploŝĉad Pamjati (Placo de Memoroj), iom reveni okcidenten, transiri straton Melnikaite kaj turni sin suden. La plej proksimaj haltejoj situas ĉe strato Melnikaite kaj nomiĝas Ploŝĉad Pamjati (Placo de Memoroj) kaj Kardiocentr (Kardiocentro). En strato Maligin ankaŭ haveblas du haltejoj, kiuj situas rekte ĉe la placo kaj nomiĝas Ploŝĉad Pamjati (Placo de Memoroj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Марина Зыгина (2012-04-04) Тюменцы несут цветы и зажжённые свечи на площадь Памяти (ruse). Vesti.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12.
  2. Татьяна Коркина (2016-02-16) У Вечного огня на Площади памяти в Тюмени появилась съемная звезда (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12.
  3. Stanislavo Belov (2010-12-27) Vortoj de la milito (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  4. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 314-315.
  5. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 117. ISBN = 5-93020-118-2.
  6. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 329.
  7. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 330.
  8. Тюмень: площадь Памяти зазвучит 8 мая (ruse). NewsProm.ru (2007-04-26). Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12.
  9. На Площади Памяти в Тюмени раскололи мемориальные плиты с именами погибших в годы ВОВ. Так нужно для реконструкции (ruse). NashGorod72.ru (2015-03-14). Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12.
  10. Подтасовка фактов: фотографию тюменского мемориала выдают за вандализм фашистов в Эстонии (ruse). NashGorod72.ru (2015-03-16). Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12. (evidente Estonio estis elektita pro la iamaj problemoj kun la Bronza Soldato de Talino)
  11. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерки живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 355.
  12. 28.10.2000 — Заложена «Солдатская аллея» (ruse). Gorod T (2018-10-23). Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  13. Памятный знак погибшим в локальных войнах и вооруженных конфликтах (ruse). Gorod T. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  14. В Тюмени установили памятник о погибшем солдате "Помним тебя, сынок!" (ruse). Tjumenskaja Linija (2016-09-15). Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  15. Светлана Голякова (2016-08-17) Помним тебя, сынок? (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  16. На Солдатской аллее в Тюмени посадят липы и ели, символизирующие погибших воинов (ruse). Vsluh.ru (2005-03-15). Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  17. Наталья Тереб (2016-09-15) В Тюмени установили памятник о погибшем солдате "Помним тебя, сынок!" (ruse). Tjumenskie Izvestija. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13.
  18. Т-55 на площади Памяти (ruse). PUTI-shestvuy (2016-08-22). Arkivita el la originalo je 2019-03-13.
  19. Пушка ЗИС-3 на площади Памяти в Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2015-08-19). Arkivita el la originalo je 2019-03-13.
  20. БМП-1 на площади Памяти в Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2015-11-08). Arkivita el la originalo je 2019-03-13.
  21. Памятный знак жертвам политических репрессий от калмыцкого народа (ruse). Saĥarov-Centro. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12.
  22. Stanislavo Belov (2017-10-28) La Granda Purigo en Tjumeno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-14. Alirita 2019-03-14.
  23. Памятник жертвам сталинизма 1937–1938 гг. (ruse). Saĥarov-Centro. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-12.
  24. Памятный знак узникам фашистских концлагерей 1941-1945 гг. (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-03-03.
  25. Итоговый отчет Тюменской областной общественной организации бывших малолетних узников фашистских концлагерей о реализации в 2019 году проекта «Расширение памятного знака узникам фашистских концлагерей на площади «Память» (ruse). Portalo de socie orientitaj neprofitcelaj organizaĵoj de Tjumeno. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-03-03.