Placo de la Konkordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8-a Arond.
Placo de la Konkordo
Situo
Arondismento(j) 8-a arondismento
Historio
Eksnomo(j) Placo Ludoviko la 15-a
vdr

La placo de la Konkordo (franclingve place de la Concorde) estas placo lokita en la 8-a arondismento de Parizo. Ĝi situas je la eko de la avenuo de la Elizeaj Kampoj, kaj post la ĝardenoj Tuileries.

Sur la placo, ĉe la du flankoj de la strato Royale, ekzistas du identaj konstruaĵoj : la maldekstra entenas la francan ministrejon pri maro, dum la dekstra estas la luksa hotelo Crillon. La placo de la Konkordo estas la dua plej vasta placo de Francio (post la place des Quinconces en Bordeauxx).

La placo de la Konkordo, kun sia obelisko.

Historio

La placo de la Konkordo malnovtempe nomiĝis « placo Ludoviko la 15-a », kaj estis cetere la loko, kie oni ekzekutis la kulpigitojn per la fama gilotino dum la franca revolucio.

Obelisko

Majesta obelisko, alportita el Egiptio en 1829 kaj donacita de la paŝao Muhammad Ali, hodiaŭ stariĝas centre de la placo : ĝi estas iasence la plej malnova monumento de Parizo.