Placo de la Mirakloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de la Mirakloj
Monda heredaĵo

Aera vido de la placo
Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv, v
Fonto 827
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 43′ 24″ N, 10° 23′ 43″ O (mapo)43.72333333333310.395277777778Koordinatoj: 43° 43′ 24″ N, 10° 23′ 43″ O (mapo)
Koordinatoj 43° 43′ 24″ N 10° 23′ 43″ O / 43.72333 °N, 10.39528 °O / 43.72333; 10.39528 (mapo)
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
Plie 2007
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Placo de la Mirakloj (itale: Piazza dei Miracoli) aŭ Placo de la Katedralo (Piazza del Duomo) estas ampleksa areo murigita en la urbokerno de Pizo, Toskano (Italio) famkonata kiel unu el la ĉefaj centroj de la mezepoka arto de la mondo. Parte pavimita kaj parte kovrita de herbo, ĝin regas kvar grandaj religiaj konstruaĵoj : la Katedralo, la Oblikva turo de Pizo, (la sonorilturo de la katedralo), la Baptisterio kaj la Tombejo.

La nomo Piazza dei Miracoli estis kreita de la verkisto kaj itala poeto Gabriele d'Annunzio en sia romano Forse che sì forse che no (1910). En 1987 la placo estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko.