Plan (Huesca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plan
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22367
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 281  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 20′ O (mapo)42.5813888888890.33777777777777Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 20′ O (mapo) [+]
Alto 1 119 m [+]
Areo 87,4 km² (8 740 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Plan (Provinco Ŭesko)
Plan (Provinco Ŭesko)
DEC
Plan
Plan
Situo de Plan
Plan (Hispanio)
Plan (Hispanio)
DEC
Plan
Plan
Situo de Plan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plan (Huesca) [+]
vdr

Plan [PLAN] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo, nome ĉistabina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ibón (glaĉera lago) de Plan.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Sobrarbe, sur la valo Gistau aŭ Val de Chistau en (aragona). La municipa teritorio estas proksima al la Natura Parko Posets-Maladeta kaj al la montoj Peña de las Diez, Peña de las Once kaj Peña de Mediodía (2468 msm), kiuj formas parton de la masivo Cotiella. Pasas ĉe Plan la rivero Cinqueta, alfluanto de la rivero Cinca. Ĝi estas ĉirkaŭata de montopintoj inter 2000 kaj 3000 m de altitudo, inter kiuj elstaras Tuca Llardana (aŭ Posets), kiu kun 3375 m estas la dua plej alta pinto de Pireneoj. Krome estas abundaj "ibones" (glaĉeraj lagoj), kiel Millares, Barbarisa aŭ la "ibón" de Plan.

La municipo enhavas krom la loĝlokon Plan mem la vilaĝojn Saravillo, Serveto kaj Señes.

La loĝloko Plan mem (1 060 msm)[1] estas je 151 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ montara ŝoseo A-2609 el apuda San Juan de Plan oriente kaj La Fueva okcidente. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj ĉe la rivero Cinqueta, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Stefano.

Temas pri mezepoka defenda loĝloko kun turdomegoj defendaj, menciita jam en 1295. La preĝejo de Sankta Stefano estas romanika, sed kiel ĉe multaj preĝejoj de Norda Aragono, estis reformita en la 16-a jarcento, pro kio ĝi perdis kelkajn de la tipaj dekomencaj trajtoj. Serveto estis menciita en 1295, dum Saravillo estis citita en 1054.

Komence de la 19-a jarcento kaj Plan kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe San Juan de Plan mem kie oni malaltiĝis el 1 062 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 283 loĝantoj (2022).[2]

En 1985 Plan saltis al la tutlandaj amaskomunikiloj[3] pro la iniciato de lokanoj organizi "virinkaravanon" vidinte la samnoma filmon en hispana "Virinkaravano" (Westward the Women, William Wellman, 1951). Tiam estis en la loko pli ol 40 fraŭloj kaj nur unu fraŭlino, ĉar plej granda parto de virinoj estis migrintaj. Ili metis reklamon en gazeto petante "virinojn inter 20 kaj 40.jaraĝajn cele al geedzeco por vilaĝo en Pireneoj" kio rezultis en 33 geedziĝoj kiuj revivigis Plan. Ekde tiam okazis multaj "virinkaravanoj" al aliaj lokoj de Hispanio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la turo, du ermitejoj kaj la romanika preĝejo de Sankta Stefano.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  3. Los hijos de la caravana, sin plan, en El Mundo, 16a de januaro 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]