Plan Badajoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lácara, en la provinco Badajoz, estis unu el novaj municipoj kreitaj kiel parto de la Plan Badajoz.
Barbaño estas alia badajoza vilaĝo naskita de la Plan Badajoz.

Plan Badajoz estis la nomo kiun frankismaj aŭtoritatoj donis al realigo de grava ŝanĝo en ekonomia, socia kaj kultura kampoj en parto de regiono Ekstremaduro, nome norde de ties suda provinco Badajoz kaj laŭ la valo de rivero Gvadiano, kiu fluas el regiono Kastilio-Manĉo al Portugalio. Precize ĝi temis pri anstataŭi la tradician dediĉon de ampleksa teritorio al seka terkulturado -tio estas, depende nur de pluvo- por akvumita terkulturo danke al akvo devena de rezervejoj konstruitaj oriente de la provinco Badajoz, nome Cijara [siĤAra], García de Sola aŭ pli popole Puertopeña kaj Orellana [oreJAna].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vere tiu plano estas multe pli antaŭa ol la propra frankisma reĝimo. Jam fine de la 19-a jarcento, ia grupo de hispanaj intelektuloj, nome "regeneracionistas", tio estas regenerantoj, pledis por konverto da sekaj regionoj hispanaj en la akvumitaj. Tiele la produktado estus pli riĉa kaj sociaj kaj politikaj problemoj malpliiĝus. La aragonano Joaquín Costa estis la plej elstara de tiuj prapredikantoj. Tamen tiu plano dormis en la tirkestoj de politikistoj ĝis la Dua Hispana Respubliko kiam kelkaj socialistaj politikistoj, nome Indalecio Prieto inter aliaj reinteresiĝis pri la plano. Kompreneble tio inkludis konstruadon de rezervejoj, kio ne eblis dum la mallonga kaj agitata epoko respublika kaj multe malpli dum la Intercivitana Milito.

Post la milito kaj la unua jardeko de rekonstruado de detruitaj regionoj kaj urboj, la frankismaj politikistoj malenterigis la planon, ĉar ili bezonis iamaniere solvi problemon de senlaboreco kaj vere akvumita terkulturado bezonas pli da manlaboro. Krome oni apartigus kamparanojn disde la regionoj kie ili estis kontraŭfrankismaj. Dum la kvindekaj jaroj ekis la laboro kaj pli malpli dum tiu kaj venonta jardeko de sesdekaj jaroj preskaŭ ĉio estis farita.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Ĉefe kvar ecoj estis la bazo de la renovigo de tiu ampleksa regiono norde de la provinco Badajoz ekde orienta parto -malpliloĝata-, tra centra parto -nome, Vegas Altas aŭ Alta Valo en Don Benito, Villanueva de la Serena, ktp.-, Mérida kaj okcidenta parto -nome, Vegas Bajas aŭ Malalta Valo ĉirkaŭ Montijo- ĝis provinca ĉefurbo Badajoz.

Rezervejoj[redakti | redakti fonton]

Per tiu konstruado oni klopodis solvi multajn problemojn: unue oni laborigus multajn homojn, due oni atingus akvon por ŝanĝi la terkulturajn metodojn de la regiono, trie oni kontrolus la sezonajn ŝanĝegojn en flukvanto de rivero Guadiana kiu tradicie ĝis tiu epoko okazigis de tempo al tempo terurajn inundojn vintre aŭ printempe kaj pli terurajn sekecojn somere. Kompreneble tiu konstruado bezonus gravan ŝtatan investon kaj iĝis unu el la plej uzata eco de la frankisma propagando, ne nur pri tiuj el regiono Ekstremaduro, sed el la tuta lando; pro tio kontraŭstarantoj primokis Frankon nomante ilin "Pakito Pantano" (Franĉjo Rezervejo) aŭ "Pakito Rana" (Franĉjo Rano, aludante ankaŭ al lia malalteco).

Krom la tri menciitaj rezervejoj oni konstruis tiun de Montijo en la Malalta Valo kaj aliajn pli malgrandajn. Entute oni atingis 3.500 milionojn de m³. Tiu sistemo pligrandiĝis fine de la 20a jarcento per konstruado de du grandaj rezervejoj sub registaro socialista kaj en la regiono kaj en la lando, nome Alange en rivero Matachel kaj La Serena en rivero Zújar.

Kanaloj[redakti | redakti fonton]

Tiu akvo el rezervejoj devis esti transportita al la kampoj akvumotaj. Oni devis konstrui tutan sistemon de kanaloj kaj kanaletoj por alporti tiun akvon ne nur tra la tuta valo de la rivero Guadiana sed ankaŭ al najbaraj kampoj. Tio ŝanĝis la tutan aspekton de la pejzaĝo. Anstataŭ sekaj kampoj por kultivado de cerealoj aŭ herbejoj por brutbredado, aperis tiuj kondukiloj inter novaj kampoj kun novaj plantoj, ĝis 100.000 hektaroj.

Ebenigo[redakti | redakti fonton]

La antaŭa pejzaĝo kaj maniero de profito de la kampo ne bezonis kompletan ebenecon. Male la akvuma terkulturado ja bezonis tion por produktado regula, por konstruado de kondukiloj kaj por akvumado. Eĉ en epoko kiam ankoraŭ oni ne disponis pri grandaj ĉiopovaj maŝinoj oni devis ebenigi grandegan regionon ĉefe per plugado farita de muloj kaj bovoj. Tio bezonis multe da laboro kaj laboristoj. Maldungo malkreskis sed la laborkondiĉoj estis preskaŭ nehomaj.

Novaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la regiona socio ŝanĝis kaj la terposedo. La aŭtoritatoj aĉetis la kampojn de antaŭaj posedantoj -kompreneble riĉuloj- kaj disdonis tiujn terenojn, jam alimaniere disdividitajn, al novaj posedantoj kiuj devis -devos- pagi por tio. Ŝajne la reformo favoris la kamparanojn, sed ĉefe kaj unue la antaŭajn posedantojn. Kompreneble nun tiuj novaj posedantoj devis loĝi ĉe tiuj novaj kampoj kie antaŭe ne ekzistis eĉ domoj. Oni devis konstrui novajn vilaĝojn kun egalaj domoj laŭ sama plano, plej ofte temis pri blankaj domoj laŭ sudhispana konstrumaniero, ĝis 6.000; tio estas, oni translokigis preskaŭ 6.000 familiojn. Tiuj vilaĝoj ne estis municipoj kaj apartenis administre al malnovaj jam ekzistantaj vilaĝoj. Je la fino de la 20a jarcento kelkaj el tiuj vilaĝoj -la plej viglaj- ekpetis sendependecon, ekzemple Valdivia aŭ Valdelacalzada.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Onidire la frankisma reĝimo realigis antaŭajn maldekstrecajn planojn kompreneble ŝanĝante ties esencon. Tamen nur la estonteco montros la problemojn de la nova regionsistemo. Dekomence la disdonado de terpecoj al kamparanoj klopodis egalecon, sed post jardekoj la plej aktivaj posedantoj ekaĉetis de malpli viglaj aŭ nesortaj iliajn pecojn kaj oni rompis intencitan egalecon. Krome la ekonomia avantaĝo ankaŭ perdiĝis iomete: la akvumita terkulturado kreskigis la antaŭan produktokvanton kaj ampleksis la produktojn -tomatoj, paprikoj, tabako, fruktarboj, ktp.-, sed la aldonita valoro ne riĉigis la regionon, ĉar oni ne kreis industrion samtempe. La produktantoj sendis -kaj eĉ sendas grandparte- sian produktadon al industriaj regionoj en orienta aŭ norda Hispanio kaj eĉ eksterlanden.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gaviria, Mario, Naredo, José Manuel coords., Extremadura Saqueada, Paris, 1978
  • Gaviria, Mario, Baigorri, Artemio, Serna, Juan, coords. El modelo extremeño. Ecodesarrollo de la Siberia y la Serena, Madrid, 1980
  • Baigorri, Artemio, 'Regadío, territorio y desarrollo socioeconómico de Extremadura', en SITUACIÓN, Serie Estudios Regionales: Extremadura, Madrid, 1997, pp. [122-141] http://www.unex.es/eweb/sociolog/BAIGORRI/papers/situacio.pdf
  • Baigorri, Artemio, Hacia la urbe global. Badajoz, mesópolis transfronteriza, Badajoz, 2001
  • Martín Lobo, Manuel, El Plan Badajoz, ¿éxito o fracaso?. Badajoz, 2002
  • Medina, Juan. El Plan Badajoz y el desarrollo económico de la provincia. Tecnigraf Editores, Badajoz, 2002
  • Gómez-Pompa Pérez, Mónica, "Iglesias de los pueblos nuevos de las Vegas Bajas del Guadiana. Arquitectura y pintura. Transición a la modernidad", Badajoz, Universidad de Extremadura, 2007(Tesis Doctoral depositada en el Centro de Estudios Agrarios de la Junta de Extremadura)
  • Jerez Linde, José Manuel, "Ruptura y continuidad en la historia de Guadajira (Badajoz)". Diputación Provincial de Badajoz, Badajoz 2009. https://www.academia.edu/19745298/Jerez_Linde_J._M._2009_Ruptura_y_continuidad_en_la_historia_de_Guadajira_Badajoz_Badajoz