Planedaj Rimedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Planedaj Rimedoj (Planetary Resources, Inc.) estas kompanio kiu fondiĝis en 2012 por pligrandigi la rimedaron de la Tero. Subtene ĉe la kompanio estas listo da konsiderinde gravaj investantoj kaj konsilantoj. Planedaj Rimedoj serĉas manierojn por ĉerpi krudajn materialojn el ne-Teraj fontoj, kaj tiel aldoni miliardojn da dolaroj al la tutmonda ekonomio. Temas pri gvatado kaj minado de proksimaj asteroidoj por akvo (do ankaŭ oksigeno kaj fuelo), plateno, oro, ks.

Videa klarigo (2012)