Mulegns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plang)
Mulegns
Blazono de Mulegns
Mulegns
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 31′ 26″ N 9° 37′ 16″ O / 46.52389 °N, 9.62111 °O / 46.52389; 9.62111 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 26″ N 9° 37′ 16″ O / 46.52389 °N, 9.62111 °O / 46.52389; 9.62111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 28
Areo 33,79 km²
Alteco 1481 m super marnivelo
Poŝtkodo 7455
Komunumkodo 3534
Mapo de Mulegns

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Mulegns (malnova germanlingva nomo Mühlen, ĝis 1943 oficiala nomo de la komunumo) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Kun nur 28 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009 Mulegns estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mulegns situas ĉe la orienta flanko de la Valo de Surses ĉe la orienta bordo de la rivero Julio. Al la komunumo apartenas la Valo Val Faller, kie situas la tri origine valzaj vilaĝetoj Tga, Plang kaj Arnoz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mulegns limas en nordo al Savognin, en nordnororiento al Tinizong-Rona, en nordoriento al Sur, en oriento al Marmorera, en sudoriento al Bivio, en sudokcidento al Ferrera, kaj en nordokcidento al Riom-Parsonz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mulegns pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kiel valza fondaĵo Mulegns origine estis germanlingva. Sed de la 16-a ĝis 18-a jarcento la komunumo estis romanĉigita. En la jaro 1980 92% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon. Pro formigrado la parto de la romanĉlingvanoj ĝis la popolnombrado en la jaro 2000 malkreskis al 57,58%, dum 42,42% parolis la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mulegns datiĝas el la jaro 1521. La vilaĝo Mulegns estis fondita de valzoj, kiuj ek de la jaro 1200 setlis en la valo Val Faller. En la jaro 1315 menciiĝis la unuan fojon la alppaŝtejo Faller kiel feŭdo de la episkopo de Koiro. Ek de la 15-a jarcento en Val Faller oni ekspluatis kupron kaj ekzistis fandofornoj. Malgraŭ la romanĉigo de la komunumo la valza nomo de la valo Faller restis. La komunumo ĝis 1943, kiam la romanĉa oficiale fariĝis nacia lingvo de Svislando, portis la germanlingvan nomon Mühlen. Dum malfrua mezepoko en Mulegns ekzistis preĝejo de Sankta Gaŭdencio, kiu en la jaro 1643 estis anstataŭigita per la baroka preĝejo konsekrita al Sankta Francisko. En la 19-a jarcento en Mulegns troviĝis poŝtstacio, kie oni ŝanĝis la poŝtkaleŝajn ĉevalojn. En la jaro 1850 la komunumo havis ankoraŭ 120 loĝantojn. Per la malfermo de la Albulofervojo komence de la 20-a jarcento komenciĝis la malkresko de la komunumo. Ĝis la jaro 2005, la nombro de la loĝantaro falis al 25. En la lastaj jaroj la nombro de nove modeste kreskis. Dum baloto la 10-an de marto 2006 la loĝantoj de Mulegns subtenis kunfandiĝon de ĉiuj komunumoj de Valo de Surses al nova komunumo Sureses. Sed ĉar en aliaj komunumoj la pololo nee verdiktis, la kunfandiĝo fiaskis. Nuntempe oni enketas aliĝon al la komunumo Sur. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]