Plano Fugu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plano Fugu (japane 河豚 (ふぐ)計画 (けいかく), Fugu Keikaku) estis ideo de la Japana Imperio por akcepti judajn fuĝintojn el nazia Germanujo dum la 1930-aj jaroj.

Tamen tute ne temis pri helpa agado. Oni deziris kapti kaj uzi la povumon de la juda intelektularo por la ekonomia, teknologia kaj scienca evoluo de la japana imperio kaj krei kontaktojn al influaj riĉaj judaj entreprenistoj en okcidento. La plano estis neniam kondukita vaste kaj iĝis tute nerealigebla post la subskribo de la tripovuma traktato en 1940, ĉar oni ne volis provoki Germanujon kaj riski la aliancon.[1]

Initiatintoj de tiu plano estis la oficiroj Inuzuka Koreshige kaj Yasue Norihiro. Dum ilia partopreno en la rusa enlanda milito ili aŭdis pri la protokoloj de cionaj saĝuloj kaj impresis ilin la ŝajna povumo de la juda mondo. Tiuj oficiroj legis kune kun aliaj kolegoj kaj entreprenistoj multajn aliajn kontraŭjudajn publikaĵojn kaj estis taksitaj poste en Japanujo kiel fakuloj pri judismo.

Estiĝis la ideo fondi judan setlejon sur japana grundo. Komence de la 1930-aj jaroj dum la invado de Manĉurio la japana registaro unuan fojon serioze konsideris la planon Fugu. Tie jam ekzistis sufiĉe granda juda popolo kaj la japanoj sin demandis, kiel allogi novajn judajn loĝantojn por la regiono. Oni forlasis tiajn ideojn kiam sciiĝis ke la imperia japana armeo subpremis la judojn de Harbino. Kunlaboro inter tiuj homoj kaj la japanoj estis tiel neimagebla por la sekvaj jaroj.

En 1938 okazis grava konferenco de japanaj ministroj kaj subtenantoj de la plano Fugo. Pro la novembraj pogromoj oni taksis, ke estis tempo agi, sed oni ne volis endanĝerigi la kreskantajn rilatojn al Germanujo. Tial la konferenco finiĝis sen klara rezulto. Oni decidis nur, ke ĉiuj judoj rifuĝintoj alvenontaj en Japanujo estu loĝotaj en Kobeo. Tiuj rifuĝintoj estis translokigitaj al Ŝanhajo post la atako kontraŭ Pearl Harbor. Post postulo de la germanoj ili estis enfermitaj en la Ŝanhaja geto.

La pakto Ribbentrop-Molotov, kiu traktis neatakon inter Germanujo kaj Sovetunio, starigis novajn malfacilaĵojn por la translokiĝo de judoj al Japanujo. Somere de la jaro 1940 Sugihara Chiune, la japana konsulo de Litovio, tiam okupita de Sovetunio, eldonis sen oficiala permeso de la registaro transirvizojn al judaj fuĝintoj por ke ili translokiĝu al Japanujo. Tiel ili povis vojaĝi al Vladivostoko kaj enŝipiĝi tie al Curuga, kondiĉe ke ili ricevis alirvizon de Sovetunio. Oficiale tiuj rifuĝintoj devintus pluvojaĝi el Japanujo, sed miloj da judoj sukcesis setli en Kobeon senprobleme. Kiam Germanujo ekmilitis kontraŭ Sovetunion en 1941 ĉesis la martrafiko inter Japanujo kaj Sovetunio, tiel ke la rifuĝintoj ne plu alvenis de Siberio. Tio estis la lasta neoficiala pinto de la plano Fugu. Ekde 1942 la japana registaro decidis ĉesi ĉiajn tiajn agadojn por ne endanĝerigi la aliancon kun la aliaj aksaj povumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marvin Tokaye, Mary Swartz; Fugu Plan: The Untold Story of the Japanese and the Jews During World War Two, eld. Diane Pub Co, julio 1979, ISBN=0756751012