Plano Voisin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La modelo de la Plano Voisin por la rekonstruado de Parizo montrita en la Paviliono L'Esprit Nouveau.

La Plano Voisin, laŭ franclingva prononco [vŭaSEN], estis projekto por modifi la centron de Parizo, dezajnita inter 1922 kaj 1925 fare de la franc-svisa fama arkitekto Le Corbusier.

Li proponis malkonstrui grandan areon norde de la rivero Sejno kaj anstataŭi la mallarĝajn stratojn, monumentojn kaj domojn per gigantaj sesdek-etaĝaj krucformaj turoj metitaj ene de ortogona stratokadro kaj parkeca verda spaco. Lia skemo trafis kritikaron kaj malaprezon el francaj politikistoj kaj industriistoj, kvankam ili estis favoraj al la ideoj de Tajlorismo kaj Fordismo, kiuj fakte estis en la fono de liaj dezajnoj. La plano neniam estis serioze konsiderita, sed ĝi okazigis polemikon pri kiel trakti la troloĝitajn malriĉajn laboristajn kvartalojn de Parizo, kaj ĝi poste vidis partan realigon en la loĝejaj disvolvigoj konstruitaj en la Parizaj ĉeurboj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Le Corbusier, juna arkitekto kiu antaŭe estis ankoraŭ konstruinta malmulte, prezentis en la Salono de Aŭtuno de 1922, planon por urbo de tri milionoj da loĝantoj sur ebena kaj malplena tereno, senigita el ĉiu antaŭa konstruaĵo. La tradicia strato estis neglektita, anstataŭita de pluraj niveloj de cirkulado apartigitaj kaj de ŝoseaj aksoj kiuj ligus tri sektorojn: centro de negocoj, loĝeja kvartalo en la centro de 24 nuboskrapuloj kie loĝus 500 000 loĝantoj ĉirkaŭita de libera spaco kaj de periferio de fabrikoj kaj de ĝardenurboj pli apartigitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu plano allogis la fratojn Gabriel kaj Charles Voisin, fabrikantoj de aviadiloj kaj de aŭtomobiloj, kiuj financis studon por ke tiu projekto estu aplikita en la centro de Parizo.

La plano estis prezentita en la Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj de 1925 kaj publikigita en la gazeto L'Esprit Nouveau[1] konsideris negocan urbon de 240 hektaroj de la placo de la Respubliko al la strato de la Luvro kaj de la Gare de l'Est al la Strato Rivoli sur kiu oni konstruus 18 sesdek-etaĝajn krucformajn turojn ene de ortogona stratokadro kaj loĝejan urbon de la Strato de Piramidoj al la centro de la Elizeaj Kampoj kaj de la Gare Saint-Lazare al la Strato Rivoli. Oni planis centran subteran fervojan stacion inter tiuj du sektoroj.

La tuto de la antaŭaj konstruaĵoj estus detruota escepte de la preĝejoj kaj de la pordegoj de Sankta Denizo kaj de Sankta Marteno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. L'Esprit Nouveau N°28 numérisé sur le site de la bibliothèque de la Cité de l'architecture et du patrimoine, image N°59