Plano de komisaroj de 1811

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la plano, 1807.

La plano de la komisaroj de 1811 estis la origina dizajnprojekto por la stratoj de Manhatano, kiu difinis Manhatanon ĝis la nuntempo. Ĝi estiĝis kiel propono de la Novjorkia Leĝdona Komitato, adoptita en 1811 por la bonorda evoluo kaj vendo de la terenoj de Manhatano inter la Strato 14 kaj Washington Heights. La plano estas verŝajne la plej fama uzo de la kradoplano kaj estas konsiderita de la plejmulto el la historiistoj esti kiel sekvoriĉa kaj vizia. Ekde ĝiaj plej fruaj tagoj, la plano estis kritikita pro la monotoneco kaj rigideco, en komparo kun neregulaj stratoj de pli aĝaj urboj, sed en lastaj jaroj estis konsiderita pli favore de la kritiskistoj de urboplanado.

Central Park, la granda verda parko en Manhatano ekde Eighth Avenue ĝis Kvina Avenuo kaj de strato 59 ĝis 110, ne estas parto de tiu plano, ĉar ĝi ne estis planita ĝis 1853. Ekzistis kelkaj pli malgrandaj interrompoj, kiel ekzemple parko nomita Paradon inter la stratoj 23 kaj 33.