Planta transpirado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La akvo transpirata de la Amazona arbaro estigas nubojn.

La transpirado ĉe la plantoj estas daŭra procezo estigata de la vaporado de akvo en la folioj, akvo sorbata far de la radikoj el la grundo. La transpirado estas la ĉefa movigilo de la cirkulado de la sevo, kaj ankaŭ malvarmigas la planton. Grandparto de la transpiro trairas la stomojn, kies tasko estas regi ĝin; malgranda parto de la akvo vaporiĝas senpere tra la folia haŭto.

Granda kvanto da akvo estas elĵetata en atmosferon far de la planta transpirado: hektaro de fago elĵetas ĉirkaŭ po 25 tunojn (aŭ 25 kubmetrojn) da akvo ĉiu jaro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekeangle Anglalingva priskribo kun animacio grekeangle Germanlingve: pri la planta transpirado Ŝablono:Ĝermo-botaniko