Plantago granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
granda plantago, Plantago major
granda Plantago (Plantago major)
granda Plantago (Plantago major)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Laminales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Plantago Plantago
Specio: P. major
granda plantago Plantago major
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Granda Plantago (Plantago major) estas plantspecio en la familio de la Plantagacoj (Plantaginaceae). Ĝi estas planto, kiu kreskas apud stratoj, placoj, paŝtejoj kaj agroj.

ilustraĵo de Otto Wilhelm Thomé, 1885

La granda plantago kreskas kiel multjara herba planto kaj atingas altokreskon inter 3 kaj 25 cm. Ĝi formas rizomon kiel rezervorgano.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La folioj, kiuj staras en baza folirozedo, estas kuleroformaj kaj granda kiel mano. La simpla foliplato estas ovforma ĝis elipta kaj kalva ĝis dense harhava.

La planto floras de junio ĝis oktobro. Terminale sur senfolia florartigo staras vertikala spika floraro. La floroj estas senodoraj. La verdecaj ĝis blankaj filamentoj estas ĉ. 2 mm longaj kaj renvese ovoformaj. La polenoj estas disvastigataj de la vento.

La frukto havas ofte 6 ĝis 30, malofte ĝis 46 semojn.

La kromosomnombro estas ĉe ĉiu tri subspecioj 2n = 12.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La granda plantago estas somerverda hemikriptofito kaj rosetplanto kun florŝosoj el la foliakseloj kaj tirradikoj. La planto havas pivotradikon.

La antaǔinaj floroj estas polenigitaj per la vento. La planto floras de junio ĝis oktobro.

La fruktoj havas po ses ĝis 12 semojn por kapsulo. La planto estas disigata de vento kaj bestoj. La diasporoj gluiĝas per gluaj semoj ĉe bestaj kruroj, ŝuoj kaj radoj. La fruktomatureco okazas inter julio kaj septembro. La semoj estas lum- kaj malvarm-ĝermantoj.

salherbeja granda platago (Plantago major subsp. winteri)
multsema granda plantago (Plantago major subsp. intermedia)

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Origine el Eǔropo, la specio nun kreskas tutmonde. La granda plantago kaj la malgranda plantago estas plantoj, kiuj eltenas surpaŝojn. Ĝi iam venis kun la eǔropaj setlantoj al Nordameriko. Kaj indianoj nomis la planton „piedspuroj de la blankuloj“.

Tiu planto estas tre rezistopova. Ĝi kreskas en pavimaj fendoj kaj sur ofte surpaŝita gazono. Ĝi estas ankaŭ malmulte sentiva kontraǔ salo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri subspecioj, kiuj kelkfoje ankaŭ estas konsiderataj kiel apartaj specioj:

  • ortdinara granta plantago (Plantago major subsp. major) estas la subspecio kun la plej grandaj folioj kaj 5 ĝis 9 folivejnoj.
  • salherbeja granda plantago (Plantago major subsp. winteri (WIRTGEN) LUDWIG) kun trivejna foliplato- Ĝi kreskas sur salherbejoj kaj ĉe kalifosejoj.
  • multsema granda plantago (Plantago major subsp. intermedia (DC.) ARCANG., Syn.: Plantago uliginosa F.W.SCHMIDT), ankaŭ nomata malgranda plantago, estas subspecio kun pli mallarĝaj folioj, 3 ĝis 5 folivejnoj kaj multe da semoj. Ĝi kreskas ĉe argilaj, siltaj kaj sablaj riverbordoj.

Medicina efiko[redakti | redakti fonton]

La granda plantago estas vaste divastigita kuracplanto. Ĝi enhavas ŝlimsubstancojn (polisakaridoj), iridoido-, glikosidoj, precipe aǔkubino,[1] amaraj substancoj, taninoj, polifenoloj kaj aliaj efikantoj).[2] Suko kaj kaĉo el la folioj efikas kontraǔinflame kaj plibonigas la resanigon.[3] El novaj studoj oni scias, ke la planto havas kontraǔvirusan kaj imunmodulan efikon[4]. La suko estis uzata en la popola medicino por kuraci inflamon de la stomaka mukozo, stomakan ulceron kaj duodenan ulceron, diareon, irititan inteston, sangadon de la urina sistemo, spirkataro kaj insektaj pikoj. Ne ĉiam la efiko estas pruvebla.

Manĝebleco[redakti | redakti fonton]

La junaj folioj estas manĝeblaj kiel salato. Maljunaj folioj povas esti uzataj en unupotaĵoj. La folioj enhavas kalcion kaj aliajn mineralojn, kaj 100 g de plantago enhavas la saman kvanton de vitamino A kiel karotoj. La semoj povas esti uzata kiel surogato de faruno, sed ili estas tre malgrandaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. H. Schmeler, A. Gurib-Fakim: Plant resources of tropical Africa. 11. Medicinal plants: 1. Backhuys, Leiden 2008, ISBN 978-90-5782-204-9, S. 463, Google Buch BuchID=7FJqgQ3_tnUC paĝo 463.
  2. Marina Bährle-Rapp: Springer Lexikon Kosmetik und Körperpflege. 4. überarbeitete und erweiterte Auflage. Springer Medizin, Heidelberg 2011, ISBN 978-3-642-24687-6, S. 450.
  3. Muhammad Zubaira, Anders Ekholm, Hilde Nybom, Stefan Renvert, Cecilia Widen, Kimmo Rumpunen: Effects of Plantago major L. leaf extracts on oral epithelial cells in a scratch assay. In: Journal of Ethnopharmacology. Band 141, Nr. 3, 2012, S. 825–830, COI:10.1016/j.jep.2012.03.016, PMID 22465512.
  4. Lien-Chai Chiang, Wen Chiang, Mei-Yin Chang, Chun-Ching Lin: In vitro cytotoxic, antiviral and immunomodulatory effects of Plantago major and Plantago asiatica. In: The American journal of Chinese medicine. Band 31, Nr. 2, 2003, S. 225–234, COI:10.1142/S0192415X03000874, PMID 12856861.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]