Plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Planto)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Plantoj
Troveblo de fosilioj: Meza-malfrua Ordovicio - ĉi-epoke
Filika folio
Filika folio
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Plantae
Haeckel, 1866
Divizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domajno de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.

Ĉefaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

  • La plantoj estas memnutrulaj vivaĵoj, tio estas ili produktas sian propran ĉelaron kaj organikajn kombinaĵojn el karbona dioksido kiel karbona fonto, kaj uzante la lumon kiel fonto de energio: la fotosintezo. Tial, plejparto el plantoj estas verdaj, pro siaj verdaj fotosintezaj "globetoj" interne de la ĉelo nomita kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter: polihedraj, fuziformaj, cilindraj, stelformaj, ktp.
  • La plantoj estas nemovantaj vivaĵoj, fiksitaj al grundo per radikoj. Pro tio ili tre dependas de ilia ĉirkaŭaĵo.
  • La plantoj estas, kompare kun la bestoj, malpli malsamaj. Ili havas malmulte da specoj de histoj aŭ organoj. Tial, ili havas specialajn karakterojn: kresko potence senlima, grava eblo de rekresko (do eblo de senfekundiĝa reproduktado).
  • La plantoj bezonas lumon, akvon, grundon, kaj aeron per malsamaj kondiĉoj laŭ la plantaj specoj.

Aranĝaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Oni tradicie distingas, laŭ la grado de malsameco tri gravajn aranĝajn tipojn:

Tiuj aranĝoj estas priskribo, sed ne plu estas aroj en la klasigoj, ĉar iuj estas parafiletikaj.

Planta klasado[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konata klasigo estas ties de Teofrasto (370-285 AKE) kiu klasigis 480 plantojn laŭ ilia formo (arbo, arbustoherbo) kaj iuj floraj karakteroj.

Dum la 16a jarcento, plantistoj kiel la fratoj Johano kaj Gaspardo Bohino, pripensis la plantan klasadon. Ili celis fari naturajn arojn laŭ ilia simileco. Fakte, ekmalkovro de novaj plantoj necesigis novan klasigon.

John Ray (1628-1705), britia naturisto, proponis novan klasan sistemon bazitan sur pli granda nombro de karakteroj, ĉe la floro, la frukto aŭ la folio.

Pierre Magnol (1638-1715), inventis la vorton familio, kaj faris 76 plantajn familiojn.

Turneforto (1656-1708) faris klasigon laŭ la flora strukturo kaj enigis la nociojn de specio kaj genro.

Fine, Karolo Lineo (1707-1778), faris la dunoman nomsistemon por la plantoj kaj bestoj. Tiu sistemo uzas du nomojn kun la genra kaj specia nomoj. Lineo elpensis ankaŭ faman klasigon, la seksan sistemon, laŭ la nombro de "edzoj" (stamenoj) kaj "edzinoj" (karpeloj) en la flora lito.

Klasika klasigo[redakti | redakti fonton]

La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj plantoj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon, male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon. Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitajn per celulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.

Arkreskiĝa klasigo[redakti | redakti fonton]

Vivmanieraj specoj laŭ Raunkiær[redakti | redakti fonton]

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Lamarko, "La plantoj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferencas de bestoj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo