Plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Plantoj
Troveblo de fosilioj: Meza-malfrua Ordovicio - ĉi-epoke
Filika folio
Filika folio
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Plantae
Haeckel, 1866
Divizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domajno de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.

Plantoj, ankaŭ nomitaj verdaj plantoj (Viridiplantae en la latina), estas multĉelaj eŭkariotoj de la regno Plantae. Ili formas kladon kiu inkludas la florplantojn, pingloarbojn kaj aliajn gimnospermojn, filikojn, likopodiojn, ceratofilojn, hepatikojn, muskojn kaj la verdajn algojn. Plantoj ekskludas la ruĝajn kaj brunalgojn, la fungojn, arĥiojn, bakteriojn kaj bestojn.

Verdaj plantoj havas ĉelajn murojn kun celulozo kaj karakterize akiras la plej grandan parton de sia energio el sunlumo per fotosintezo de primaraj kloroplastoj, derivitaj de endosimbiozo kun cianobakterioj. Iliaj kloroplastoj enhavas klorofilojn a kaj b kiuj donas al ili ilian verdan koloron. Kelkaj plantoj estas parazitaj kaj perdis la kapablon produkti normalajn kvantojn de klorofilo aŭ fotosintezi. Plantoj estas karakterizitaj ankaŭ per seksa reproduktado, modula kaj nedeterminita kresko, kaj alterno de generacioj, kvankam ankaŭ neseksa reproduktado estas ofta.

Precizajn nombrojn malfacilas determini, sed en 2010, supozeble estas 300-315 mil specioj de plantoj, de kiuj la granda plimulto, proksimume 260-290 mil, estas semplantoj (vidu la tabelon malsupre).[1] Verdaj plantoj disponigas la plej grandan parton de la molekula oksigeno de la mondo[2] kaj estas la bazo de la plej multaj el la ekologioj de la tero, precipe surteren. Plantoj kiuj produktas grajnojn, fruktojn kaj legomojn formas la bazan nutrovararon de la homaro, kaj estis malnaturigitaj dum jarmiloj. Plantoj estas utiligitaj kiel ornamaĵoj kaj, ĝis antaŭ nelonge kaj en bonega diverseco, ili funkciis kiel la fonto de la plej multaj medikamentoj kaj drogoj. La scienca studo de plantoj estas konata kiel botaniko, branĉo de biologio.

Ĉefaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

  • La plantoj estas memnutrulaj vivaĵoj, tio estas ili produktas sian propran ĉelaron kaj organikajn kombinaĵojn el karbona dioksido kiel karbona fonto, kaj uzante la lumon kiel fonto de energio: la fotosintezo. Tial, plejparto el plantoj estas verdaj, pro siaj verdaj fotosintezaj "globetoj" interne de la ĉelo nomita kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter: polihedraj, fuziformaj, cilindraj, stelformaj, ktp.
  • La plantoj estas nemovantaj vivaĵoj, fiksitaj al grundo per radikoj. Pro tio ili tre dependas de ilia ĉirkaŭaĵo.
  • La plantoj estas, kompare kun la bestoj, malpli malsamaj. Ili havas malmulte da specoj de histoj aŭ organoj. Tial, ili havas specialajn karakterojn: kresko potence senlima, grava eblo de rekresko (do eblo de senfekundiĝa reproduktado).
  • La plantoj bezonas lumon, akvon, grundon, kaj aeron per malsamaj kondiĉoj laŭ la plantaj specoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

Plantoj estas unu el la du grupoj en kiujn ĉiuj vivantaj aĵoj estis tradicie dividitaj; la alia estas bestoj. La dividado iras reen minimume ĝis Aristotelo (384 a.K. - 322 a.K.) kiu distingis inter plantoj kiuj ĝenerale ne movas, kaj bestoj kiuj ofte estas movaj por kapti sian manĝaĵon. Multe pli poste, kiam Lineo (1707-1778) kreis la bazon de la moderna sistemo de scienca klasifiko, tiuj du grupoj iĝis la regnoj Vegetabilia (pli poste MetaphytaPlantae) kaj Animalia (nomitaj ankaŭ Metazoa). Ekde tiam, fariĝis klare ke la plantoregno kiel origine difinite inkludis plurajn neparencajn grupojn, kaj la fungoj kaj pluraj grupoj de algoj estis forigitaj al novaj regnoj. Tamen, tiuj organismoj daŭre estas ofte konsideritaj plantoj, precipe en popularaj kuntekstoj.

Ekstere de formalaj sciencaj kuntekstoj, la esprimo "planto" implicas asocion kun certaj trajtoj, kiel ekzemple esti multĉela, posedi celulozon, kaj havi la kapablon aranĝi fotosintezon.[3][4]

Nunaj difinoj de Plantae[redakti | redakti fonton]

Kiam la nomo Plantae aŭ plantoj estas aplikitaj al specifa grupo de organismoj aŭ taksonoj, ĝi kutime rilatas al unu el kvar konceptoj. De malplej ĝis plej inkluziva, tiuj kvar grupiĝoj estas la jenaj:

Nomo(j) Amplekso Priskribo
Terplantoj, konataj ankaŭ kiel Embriofitoj Plantae sensu strictissimo Tiu grupo inkludas la hepatikojn, ceratofilojn, muskojn, kaj vaskulajn plantojn, same kiel fosiliajn plantojn similajn al tiuj pluvivaj grupoj (ekz., Metaphyta Whittaker, 1969,[5] Plantae Margulis, 1971[6]).
Verdaj plantoj - ankaŭ konataj kiel Viridiplantae, ViridiphytaChlorobionta Plantae sensu stricto Tiu grupo inkludas la verdajn algojn, inkluzive de terplantoj kiuj eliris el ili inter kiuj ŝtonalgoj. La nomoj donitaj al tiuj grupoj varias konsiderinde en julio 2011. Viridiplantae ampleksas grupon de organismoj kiuj posedas klorofilon a kaj b, havas plastidojn kiuj estas ligitaj de nur du membranoj, estas kapablaj je stokado de amelo, kaj havas celulozon en siaj ĉelaj muroj. Ĝi estas tiu klado kiu estas plejparte la temo de tiu artikolo (ekz., Plantae Copeland, 1956[7]).
Archaeplastida, PlastidaPrimoplantae Plantae sensu lato Tiu grupo enhavas la verdajn plantojn supre plus Rhodophyta (ruĝaj algoj) kaj Glaucophyta (glaŭkofitaj algoj). Tiu klado inkludas la organismojn kiuj eonojn antaŭe akiris siajn kloroplastojn rekte englutante cianobakteriojn (ekz., Plantae Cavalier-Smith, 1981[8]).
Antikvaj difinoj de plantoj Plantae sensu amplo Malnovaj klasifikoj lokis diversspecajn algojn, fungojn aŭ bakteriojn en Plantae (ekz., PlantaeVegetabilia Linnaeus,[9] Plantae Haeckel 1866,[10] Metaphyta Haeckel, 1894,[11] Plantae Whittaker, 1969[5]).

Alia maniero rigardi la rilatojn inter la malsamaj grupoj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas tra kladogramo, kiu montras iliajn evoluajn rilatojn. La evolua historio de plantoj ankoraŭ ne estas tute aranĝita, sed unu akceptita rilato inter la tri grupoj priskribita supre estas montrita malsupre.[12] Tiuj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas en grasa skribo.

Ŝablono:Barlabel La maniero en kiu la grupoj de verdaj algoj estas kombinitaj kaj nomitaj varias konsiderinde inter diversaj aŭtoroj.

Aranĝaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Oni tradicie distingas, laŭ la grado de malsameco tri gravajn aranĝajn tipojn:

Tiuj aranĝoj estas priskribo, sed ne plu estas aroj en la klasigoj, ĉar iuj estas parafiletikaj.

Planta klasado[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konata klasigo estas ties de Teofrasto (370-285 AKE) kiu klasigis 480 plantojn laŭ ilia formo (arbo, arbustoherbo) kaj iuj floraj karakteroj.

Dum la 16a jarcento, plantistoj kiel la fratoj Johano kaj Gaspardo Bohino, pripensis la plantan klasadon. Ili celis fari naturajn arojn laŭ ilia simileco. Fakte, ekmalkovro de novaj plantoj necesigis novan klasigon.

John Ray (1628-1705), britia naturisto, proponis novan klasan sistemon bazitan sur pli granda nombro de karakteroj, ĉe la floro, la frukto aŭ la folio.

Pierre Magnol (1638-1715), inventis la vorton familio, kaj faris 76 plantajn familiojn.

Turneforto (1656-1708) faris klasigon laŭ la flora strukturo kaj enigis la nociojn de specio kaj genro.

Fine, Karolo Lineo (1707-1778), faris la dunoman nomsistemon por la plantoj kaj bestoj. Tiu sistemo uzas du nomojn kun la genra kaj specia nomoj. Lineo elpensis ankaŭ faman klasigon, la seksan sistemon, laŭ la nombro de "edzoj" (stamenoj) kaj "edzinoj" (karpeloj) en la flora lito.

Klasika klasigo[redakti | redakti fonton]

La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj plantoj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon; male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon. Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitajn per celulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.

Arkreskiĝa klasigo[redakti | redakti fonton]

Vivmanieraj specoj laŭ Raunkiær[redakti | redakti fonton]

Aliaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Lamarko, "La plantoj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferencas de bestoj[13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Numbers of threatened species by major groups of organisms (1996–2010) (PDF) (11a Mar 2010).
  2. Field, C.B. (1998). "Primary production of the biosphere: Integrating terrestrial and oceanic components", gazeto : Science, volumo : 281, numero : 5374, paĝoj : 237–240. COI:10.1126/science.281.5374.237  
  3. plant[2 - Definition from the Merriam-Webster Online Dictionary]. Alirita 2009-03-25.
  4. plant (life form) -- Britannica Online Encyclopedia. Alirita 2009-03-25.
  5. 5,0 5,1 Whittaker, R. H. (1969). New concepts of kingdoms or organisms. Science 163 (3863): 150–160.
  6. Margulis, L. 1971. Whittaker's five kingdoms of organisms: minor revisions suggested by considerations of the origin of mitosis. Evolution 25:242-245.
  7. Copeland, H. F. (1956). The Classification of Lower Organisms. Palo Alto: Pacific Books, p. 6, [1].
  8. T. Cavalier-Smith (1981). "Eukaryote Kingdoms: Seven or Nine?". BioSystems 14 (3–4): 461–481.
  9. Linnaeus, C. (1751). Philosophia botanica, 1st ed., p. 37.
  10. Haeckel, E.. (1866). Generale Morphologie der Organismen. Berlin: Verlag von Georg Reimer, vol.1: i–xxxii, 1–574, pls I–II; vol. 2: i–clx, 1–462, pls I–VIII. 
  11. Haeckel, E. (1894). Die systematische Phylogenie.
  12. Baze sur Rogozin, I.B.; Basu, M.K.; Csürös, M. & Koonin, E.V. (2009), "Analysis of Rare Genomic Changes Does Not Support the Unikont–Bikont Phylogeny and Suggests Cyanobacterial Symbiosis as the Point of Primary Radiation of Eukaryotes", Genome Biology and Evolution 1: 99–113, doi:10.1093/gbe/evp011, PMID 20333181  kaj Becker, B. & Marin, B. (2009), "Streptophyte algae and the origin of embryophytes", Annals of Botany 103 (7): 999–1004, doi:10.1093/aob/mcp044, PMID 19273476 ; see also the slightly different cladogram in Lewis, Louise A. & McCourt, R.M. (2004), "Green algae and the origin of land plants", Am. J. Bot. 91 (10): 1535–1556, doi:10.3732/ajb.91.10.1535, PMID 21652308 .
  13. Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • W.F. Pilger Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo