Plantopropagado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ankaŭ tropika frukto kia avokado ricevas specialajn semomanipuladojn (specife inventitajn por tiu specifa tropika frukto)

Plantopropagadoplantomultigado estas la procezo de artefarita aŭ natura reproduktado de plantoj.

Seksa propagado (semo)[redakti | redakti fonton]

Semoj kaj sporoj povas esti uzataj por reproduktado (ekzemple semado). Semoj estas tipe produktataj per seksa reproduktado de plantoj ene de specio. Pro tio ke okazis gena rekombinado, planto produktita ekde semoj povas havi malsamajn trajtojn kompare kun siaj gepatroj. Iuj specioj produktas semojn kiuj postulas specialajn cirkonstancojn por ĝermado, kiel stratifikado [1] (manipulado de semoletargio). La semoj de multaj plantoj el Aŭstralio, Suda Afriko kaj Okcidenta Usono, bezonas fumonfajron por ĝermi. Iuj plantospecioj, inkluzive de multaj arboj, ne produktas semon ĝis ili atingas maturecon, kio povas daŭri multajn jarojn. Povas esti malfacile akiri semojn, kaj iuj plantoj tute ne produktas semojn.

Neseksa propagado[redakti | redakti fonton]

Stikaĵoj de falfoliaj arboj radikantaj en regata vivmedio

Plantoj havas diversajn mekanismojn por neseksa aŭ vegeta reproduktado. Hortikulturistoj profitas el iuj el ili por rapide multobligi aŭ kloni plantojn. Homoj uzas ankaŭ metodojn kiujn plantoj ne uzas, kiel histokulturon kaj greftadon. Plantoj estas tiel produktataj uzante materialon de unu individuo kaj do ne estas interŝanĝo de genetika materialo. Pro tio veget-reproduktaj metodoj preskaŭ ĉiam produktas plantojn kiuj estas identaj al la origina planto. Vegeta reproduktado uzas plantopartojn kiel radikojn, tigojn kaj foliojn. Propagado per neseksaj semoj, aŭ apomixis, estas neseksa reproduktado sed ne vegeta propagado.

Teknikoj por vegeta propagado inkluzivas :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84 p., p. 19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]