Plasmodium relictum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plasmodium relictum estas specio en la genro Plasmodium, subgenro Haemamoeba.

Ĝi estas parazito, kaj la plej ofta kaŭzo de malario en birdoj.

Kiel ĉiuj specioj de Plasmodium, P. relictum havas kaj vertebrulajn kaj insektajn gastigantojn. La vertebrulaj gastigantoj de tiu parazito estas birdoj.

Tiu parazito estis por la unua fojo priskribita de Gilruth, Sweet kaj Dodd en 1910.

P. relictum estas geografie disvastigita, kaj estas fakte la plej disvastigita malariparazito de birdoj.[1] P. relictum infektas ampleksan varion de birdoj inklude speciojn de variaj ordoj. Infektoj en nombraj kaj naturaj kaj eksperimentaj birdoj estis priskribitaj kiel perdrikoj, kanarioj, kokoj, anasoj, kaj kolomboj. Eksperimentaj klopodoj por infekti gufojn ne estis sukcesaj, kio sugestis, ke gufoj eble ne estas vundeblaj de P. relictum.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Valkiunas, Gediminas (28a de Oktobro 2004). Avian Malaria Parasites and other Haemosporidia. CRC Press. p. 592. ISBN 9780203643792.