Plata teksto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plata teksto en komputiko estas teksto sen aranĝo aŭ ekstera strukturo.

Striktasence ĝi konsistus nur el videblaj (preseblaj) signoj kaj spacetoj. Praktike oni kutime permesas unu reg-signon, la liniŝanĝon. Per ĝi eblas almenaŭ dividi tekston al linioj kaj (per malplenaj linioj) alineoj.

Plata teksto kontrastas al aranĝita teksto. La aranĝo povas esti tipografia, do koncerni precipe la prezentadon al homa leganto, aŭ meta-informa (konsistantaj ofte el markoj, kiuj ne apartenas al la teksto, sed portas informojn pri la teksto).

Speciala speco de plata teksto estas Aski-arto.