Platano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platano estas kaŝnomo de Cyrille Poullet, franca esperantisto, ano de Pafklik.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Platano
Folioj kaj fruktoj de platano en Londono
Folioj kaj fruktoj de platano en Londono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Protealoj Proteales
Familio: Plantanacoj Platanaceae
Platanus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La platanoj (Platanus, de la greke πλάτανος [plátanos] = la platano) estas la sola genro el la plantfamilio de la Platanacoj (Platanaceae). Ĝi ĉefe venas de la modera klimato de la norda hemisfero (holarktiso). La specio Platanus wyomingensis estas fosilia el la eoceno.

En Mezeŭropo la acerfolia platano (Platanus × acerifolia) kreskas ofte kiel parka kaj alea arbo. Ĝi estiĝis ĉirkaŭ 1650 el kruciĝo de la amerika platano (Platanus occidentalis) kaj orienta platano (Platanus orientalis).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

arboŝelo de acerfolia platano (Platanus × hispanica).
Ilustraĵo de orienta platano (Platanus orientalis)
fruktaroj de amerika platano (Platanus occidentalis)
la plej granda platano de Kreto (en Krasi), orienta platano (Platanus orientalis), estas verŝajne 2500 jaraĝa

Platanoj estas aŭ falfolia aŭ duonĉiamverdaj arboj, kiu atingas alton de 25 ĝis 50 m. La arboŝelo forfalas jare en maldikaj platoj kaj restas tipa mozaiko el blankaj kaj verdaj areoj. Junaj folioj, la arboŝelo de junaj branĉetoj kaj la floraroj esatas kovrataj de lanaj stelharoj. Dum la tuta vegeta periodo la planto povas kaŭzi iridon de la bronkoj pro ellaso de la harpolvo, la tiel nomata „platana tusado“. La alternestarantaj folioj havas folitigojn. La foliplato estas manforme loba (malofte neloba aŭ tri ĝis seploba). La folio estas intermiksebla al certaj acero-specioj. Ekzistas stipuloj.

Platanoj estas monoikaj. la plej ofte tigaj kaj globformaj floraroj staras en akseloj po unu ĝis kvin ĉe mallongaj branĉoj, po unu kun floroj de unu sekso. La masklaj floroj formortas rapide. La masklaj floroj enhavas po tri aŭ pli ol ses (ĝis ok) sepaloj, petaloj kaj stamenoj. La inaj floroj havas tri ĝis kvar sepaloj kaj neniu petaloj, kaj tri ĝis naŭ liberaj karpeloj. La polenigado okazas per vento. La nuksoj staras kune en fruktaroj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro Platanus estis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2 paĝo 999 starigita. Kiel tipa specio estis fiksita en la jaro 1908 Platanus orientalis L. fare de Gleason en N. Amer. Fl., 22, paĝo 227 . Ekzistas ok ĝis dek specioj de Platanus:

  • arizona-platano (Platanus wrightii S.WATSON): Ĝi hejmiĝas en la usonaj ŝtatoj Arizono kaj Nova Meksiko kaj la meksikiaj ŝtatoj Chihuahua, Sinaloa kaj Sonora.
  • acerfolia platano, ordinara platano (Platanus × hispanica MILL. EX MÜNCHH.) estas hibrido el Platanus occidentalis kaj Platanus orientalis.

Fosiliaj specioj estas:

Specialaĵoj[redakti | redakti fonton]

Germanujo

La unuaj ekzempleroj de platanoj estis plantitaj en la jaro 1743. La platano ĉe la rondbedo en Dessau estis plantita en 1781 de princo Leopold 3a Friedrich Franz von Anhalt-Dessau. Ĝi estas unu el la aĝaj specioj en Germanujo.

La Mozart-platano en Vieno estas orienta platano, kiu verŝajne estis plantita en la jaro 1780. Ĝi havas perimetron de 6 metrojn. Ĝi estas naturmonumento. En Parizo 40 % de la arboj estas platanoj.

La platano de Hipokrato staras en Kos.

Fontoj[redakti | redakti fonton]