Platstukisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Platmasonisto)

La platgipsisto estas metiisto, kiu laboras en la konstrusektoro de loĝejoj, oficejoj, magazenoj kaj industrio. Tiu metiisto, kiu laboras precipe per gipsoplatoj, evoluis de gipsisto, kiu laboras precipe per gipso.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Interpretado kaj plenumo de konstruplanoj.
  • Starigo de sekaj septoj, kutime konsistantaj el gipsoplatoj.
  • Integrado de la elementoj de interna lignaĵaro kiaj la pordoj, la fenestroj, la aperturoj.
  • Septado de supreniraj tubkameroj por akvo, gaso, elektro, ventolado, malfortaj kurentoj. La platgipsisto instalas nek la elektran reton, tio estas la rolo de la elektristo, nek la akvon, tio estas la rolo de la plumbistoj.
  • Almeto de platoj kun termikizolaj kaj/aŭ sonizolaj proprecoj kontraŭ muroj aŭ septoj.
  • Finado (juntoj, ŝmiraĵoj) de la surfacoj.