Plešivec (distrikto Rožňava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plešivec (Rožňava))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Plešivec
Plešivec
hungare: Pelsőc
municipo
Plešivec el Koniarska planina
Blazono
Oficiala nomo: Plešivec
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Rožňava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka karsto
Najbaras kun NP Slovaka karsto
Rivero Slaná
Situo Plešivec
 - alteco 218 m s. m.
 - koordinatoj 48° 32′ 40″ N 20° 24′ 08″ O / 48.54444 °N, 20.40222 °O / 48.54444; 20.40222 (mapo)
Areo 62,142 km² (6 214,2 ha)
Loĝantaro 2 383 (31.12.2011)
Denseco 38,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 11
Telefona antaŭkodo +421-58
Aŭtokodoj RV
NUTS 526096
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Plešivec (Rožňava)
Retpaĝo: www.plesivec.ocu.sk
Portalo pri Slovakio
Strato en Plešivec

Plešivec, hungare Pelsőc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rivero, laŭ bordo de Slaná, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Tornaľa, fine fervojo al Jelšava kaj Magnezitovce. Rožňava troviĝas 16 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1243 en formo "Plesouch", tiam Béla la 4-a donacis la kampojn por konstruado de fortikaĵo kaj abatejo. La loko estis doganejo en la 13-a jarcento, en 1328 ĝi urbiĝis kun foirorajto. En 1558 la turkoj okupis la urbon, poste ofte okazis detruoj kaj sieĝoj. Dum la hungara liberecbatalo la rusoj bruligis la urbon. En 1893 la fervojo atingis la urbeton. En 1910 loĝis tie 2393 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al la distrikto de Rozsnyó. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2447 homoj (1204 hungaroj, 1076 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]