Pleŭrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pleŭrito: blua pulmo, normala pleŭro; ruĝa pulmo, infektita (inflamita) pleŭro.

La pleŭrito, konata ankaŭ per la nomo de pleŭrezio, estas malsano kiu konsistas en la inflamo de la mura pleŭro (haŭteca ŝirmaĵo super la interna surfaco de la torako) kaj de la viscera pleŭro (haŭteca ŝirmaĵo de la pulmoj), ĝenerale kiel konsekvenco de pneŭmonio. Kiam tiuj membranoj troviĝas en kontakto kun la infektitaj pulmoj, tendencas inflamiĝi originante akutan doloron simila al tiu de ponardofrapo, doloro kiu intensiĝas pro inspirado profunda aŭ pro tusado.[1]

La pleŭrito povas esti kaŭzita per infekto el viruso, fungobakterio, kvankam estas tre ofta ke tiu malsano estas okazigita per neinfekta kaŭzo kiel pro pulma embolio, kiam malgranda koagulaĵo devena el la vejnoj de la kruro disiĝas kaj alvenas al la pulmoj, kie ĝi okazigas ŝtopigon de la sanga fluo de zono de la pulmo, kio rezulta en tio ke la pleŭro kiu ŝirmas ĝin inflamiĝas kaj iĝas doloriga.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rubenstein, David; Smith, Andrew; Wayne, David. Nueva Enciclopedia Médica Familiar. Barcelona: Orbis, 1987. ISBN 84-7634-968-8