Saltu al enhavo

Pleistarĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pleistarĥo
Persona informo
Πλείσταρχος
Naskiĝo
en Sparto
Morto
en Sparto
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Sparto Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Leonidaso la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Gorgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pleistarĥo estis filo de reĝo de Sparto Leonidaso la 1-a, kiu falis en batalo ĉe Termopiloj kaj de lia edzino Gorgo, kiu estis samtempe ties nevino.

Kiam Pleistarĥo transprenis memstaran regadon ne estas konate, sed verŝajne tio estis post la jaro 478 a.K., kiam estis Paŭsanio post Greka ekspedicio en Kipron kontraŭ Persa garnisono kulpigita pro persofileco kaj kondamnita al monpuno. En tiu jaro Paŭsanio rezignis pri regentado kaj forlasis Sparton. Dum regado de Pleistarĥo, en la jaro 464, estis en Sparto grandega tertremo, kiu okazigis grandajn vivperdojn. Tion utiligis Mesenanoj kaj leviĝis kontraŭ Sparto. Spartanoj sub gvido de kunreĝo Arkidamo bezonis tutajn ok jarojn por fini tiun ĉi trian Mesenian militon . En la jaro 458 a.K. Pleistarĥo ankoraŭ en junaĝo mortis. Ĉar li ne havis patrolinian sekvanton, eforoj destinis lian posteulon Pleistonakson, filon de estinta Pleistarĥa reganto Paŭsinio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Pleistarchos ĉeĥe.