Plej longaj vortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu vorto povas esti nomata plej longa vorto de iu lingvo dependas de la difino de vorto. Multaj lingvoj ebligas konstrui longajn vortojn per kunmetado, kaj la vortfaraj reguloj ne limigas la longecon de kreeblaj vortoj. Do kutime, kiam oni provas eltrovi la plej longan vorton de iu lingvo, oni ne interesiĝas pri teorie kreeblaj vortoj (ĉar tiaj en multaj lingvoj povas senlime plilongiĝi), sed pri efektive uzataj kaj registritaj vortoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto havas tre produktivan vortfaradon, kiu teorie ebligas senlime longajn vortojn. Eĉ se oni limigas sin al tute senchavaj vortoj, ne estas iu limo al la longeco de vortoj. Ekzemple, ĉiuj vortoj en la sekva senlima vico havas tute klare difinitan sencon: "praavo", "prapraavo", "praprapraavo", "prapraprapraavo" ktp.

La plej longa vorto aperanta en PIV 2005 estas "proviantadministracio" (21 literoj).[1] La plej longaj Esperantaj vortoj uzataj en la Tekstaro de Esperanto estas "esperantistojidealistoj", "ŝtatimpostadministradon" kaj "interlingvistikŝatantoj" (ĉiuj kun 23 literoj).[2]

Pro la libera kunmeteblo de la Esperantaj vorteroj (radikoj, afiksoj, finaĵoj kaj vortetoj) ekzistas longa tradicio nomi la vorterojn mem "vortoj"; tion ekzemple faris Zamenhof plurloke, interalie en la antaŭparolo al la Unua Libro. Inter la diversaj specoj de vorteroj, la radikoj estas la sola malfermita klaso, kaj la solaj, kiuj povas iĝi vere longaj.

La plej longaj oficialaj radikoj estas administraci/, aŭtobiografi/, demonstrativ/, diskriminaci/, konservatori/, paleontologi/, paralelogram/, spiritualism/, spiritualist/ kaj trigonometri/ (ĉiuj 12-literaj). La plej longa ne-propranoma radiko en PIV 2005 estas kronostratigrafi/ (16-litera);[3] sed en PIV multaj esprimoj, kiuj kutime estus konsiderataj unuradikaj en Esperanto, estas prezentataj kiel kunmetaĵoj, ekzemple otorinolaringologi/ (18-litera). La plej longa ne-propranoma radiko en ReVo estas elektrodinamometr/ (17-litera). Pri ĝia unuradikeco tamen eblas diskuti; pli klaraj okazoj de radikoj en ReVo nekunmetitaj per Esperanta kunmetado estas la 16-literaj paleoantropologi/ kaj stenodaktilograf/ (markita en ReVo kiel arĥaismo por "stenodaktil/i").[4]

Angla lingvo[redakti | redakti fonton]

Foje citita kiel plej longa vorto en la angla estas la ĥemia nomo de titino, la plej longa konata proteino: "methionylthreonylthreonylglutaminylarginyl...isoleucine" (189 819 literoj). Tamen estas pridisputate ĉu entute temas pri vorto. La plej longa vorto kiu ne estis kreita por esti longa vorto estas "pseudopseudohypoparathyroidism" (30-litera); temas pri medicina fakvorto por certa heredata malsano, kiun oni per Esperanta kunmetaĵo povus nomi "ŝajn·ŝajn·paratiroid·mal·tro·aktiv·o". Inter la nefakaj vortoj, la plej longa vorto kiu ne estis kreita por esti longa estas la 28-litera "antidisestablishmentarianism" ("kontraŭsenstatusigismo", do la opozicio al la forpreno de la statuso de ŝtata eklezio de la Eklezio de Anglujo).

Germana lingvo[redakti | redakti fonton]

En la germana lingvo oni povas tre libere kunmeti substantivojn; tiaj substantivkunmetoj estas en la germana eĉ pli kutimaj ol en Esperanto. Ekzistas leĝo kies oficiala mallonga formo enhavas la kunmetaĵon "Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz" (bovaĵetikedadkontroltasktransdonleĝo); la longa nomo de la leĝo esprimas tiun kunmetaĵon per disigitaj vortoj.

En la Guinness-libro de rekordoj plurfoje aperis "Donau­dampfschiffahrts­elektrizitäten­hauptbetriebswerk­bauunterbeamten­gesellschaft" kiel plej longa publikigita vorto de la germana lingvo; pro la fina "gesellschaft" ("asocio") ĝi aspektas kiel nomo de iu asocio, sed ne estas iuj pruvoj ke iam iu asocio havis tiun nomon; pli verŝajne la vorto estis nur kreita por esti longa vorto.

Kimra lingvo[redakti | redakti fonton]

En Kimrujo ekzistas vilaĝo kun la plej longa oficiala urb- aŭ vilaĝnomo en Eŭropo: "Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch". Ĝia nomo estis kreita en la 19-a jarcento por plifamigi la vilaĝon.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

(en la listo estu nur vortoj vere uzataj en vortaro aŭ dokumento)

Lingvo Plej longaj vortoj
angla antidisestablishmentarianism (kontraŭsenstatusigismo)
honorificabilitudinitatibus ()
supercalifragilisticexpialidocious (superkalifraĝilistikekspialidocius)
ĉeĥa nejneobhospodařovávatelnějšími (tra la plej neprimastrumadigeblaj)
dana Gjedebukkebeens-Overogundergeneralkrigskommandeersergeant (Kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro)
Antikva greka lingvo λοπαδο­τεμαχο­σελαχο­γαλεο­κρανιο­λειψανο­δριμ­υπο­τριμματο­σιλφιο­καραβο­μελιτο­κατακεχυ­μενο­κιχλ­επι­κοσσυφο­φαττο­περιστερ­αλεκτρυον­οπτο­κεφαλλιο­κιγκλο­πελειο­λαγῳο­σιραιο­βαφη­τραγανο­πτερύγων

fantazia plado en la komedio Ἐκκλησιάζουσαι (La Kunvenantinaro) de Aristofano.

franca anticonstitutionnellement (kontraŭkonstitucie)

Anémélectroreculpédalicoupeventombrosoparacloucycle (bildstria eltrovaĵo)

hispana pentakismyriahexakisquilioletracosiohexacontapentágono (pentakismyriahexakisquilioletracosiohexakavaskvinlatero)
nederlanda hottentottententententoonstelling (hotentototendojekspozicio)
pola dziewięćsetdziewięćdziesięciodziewięcionarodowościowego (naŭ-cent-naŭdek-naŭ-nacieca)
portugala anticonstitucionalissimamente (plej kontraŭkonstitucie)
rusa Niiomtplaboparmbetzhelbetrabsbomonimonkonotdtekhstromont Cirile : Нииомтплабопармбетзелбетрабсбомонимонконотдтехстромонт, (akronimo)
itala particolareggiatissimamente (detalege)

Plej longaj nomlokoj kaj aliaj longaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Loko Lando Lingvo literoj Rimarko
Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayutthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit.
taje : กรุงเทพมหานคร อมรรัตนโกสินทร์ มหินทรายุธยามหาดิลก ภพนพรัตน์ ราชธานีบุรีรมย์ อุดมราชนิเวศน์ มหาสถาน อมรพิมาน อวตารสถิต สักกะทัตติยะ วิษณุกรรมประสิทธิ์

Signifo : « Anĝelurbo, urbego, loĝloko de smeralda Budho, nekaptebla urbo de Dio Indro, granda mondĉefurbo ĉizelita per naŭ gemoj, feliĉa urbo, donema en la grandega Reĝa Palaco simila al la ĉiela domo, regejo de la rekarniĝinta dio, urbo dediĉita al Indro kaj konstruita de Viŝnukarno. »

Tajlando taja 163 Oficiala plena nomo de Bangkoko
Taumatawhakatangihangakoauauotamateaturipukakapikimaungahoronukupokaiwhenuakitanatahu (france: Taumatawhakatangihangakoauauotamateaturipukakapikimaungahoronukupokaiwhenuakitanatahu) Nov-Zelando maoria 92 Monteto
Gorsafawddacha'idraigodanheddogleddollônpenrhynareurdraethceredigion (france: Gorsafawddacha'idraigodanheddogleddollônpenrhynareurdraethceredigion) Kimrio kimra 68 plej longa stacidomnomo en Eŭropo
Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch Kimrio kimra 58 iama plej longa stacidomnomo en Eŭropo
Chargoggagoggmanchauggagoggchaubunagungamaugg Usono Nipmuka lingvo (angle: Nipmuck) (algonkina) 45 lago, plej longa nomloko en Usono
Rhoshandiatelly-neshiaunneveshenk Koyaanfsquatsiuty (angle: Rhoshandiatelly-neshiaunneveshenk Koyaanfsquatsiuty) Usono intence longa antaŭnomo. La patro volis doni 1000-literan antaŭnomon sed tio estis al li rifuzita.
Saint-Rémy-en-Bouzemont-Saint-Genest-et-Isson (france: Saint-Rémy-en-Bouzemont-Saint-Genest-et-Isson) Francio franca 45 vilaĝo
Sainte-Madeleine-de-la-Rivière-Madeleine (france: Sainte-Madeleine-de-la-Rivière-Madeleine) Kanado franca 35 vilaĝo
Gasselterboerveenschemond (nederlande: Gasselterboerveenschemond) Nederlando nederlanda 26 vilaĝo
Parangaricutirimícuaro (hispane: Parangaricutirimícuaro) Meksiko Purepeĉa lingvo 22 Langotorda ŝajne ŝerca alinomo por urbeto Nuevo San Juan Parangaricutiro

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mesaĝo de Bertilo Wennergren al soc.culture.esperanto[rompita ligilo]
  2. La serĉesprimo "(\B.){20}" uzata sur tekstaro.com montras ĉiujn sinsekvojn de minimume 20 signoj sen interna vortolimo. Inter ili, la tri menciitaj estas la plej longaj kiuj klare estas Esperantaj vortoj. Inter la pli longaj aperas nur fremdaĵoj, kodoj, retadresoj kaj la fantazia stratonomo "Vivulaliberfeliĉahomsocieto"-strato.
  3. Mesaĝo de Bertilo Wennergren[rompita ligilo] al la dissendolisto revuloj
  4. Ĉi tiuj longaj radikoj en ReVo estis trovitaj de Marcos Cramer helpe de Python-programo traserĉanta elŝutitan version de ReVo de 2009-06-27.