Plena Verkaro de Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ) estis komencita de Ito Kanzi por eldonado de 1973. Pro tiu kolosa laboro la Komitato de UEA distingis s-ron Ito per la honora membreco de la Asocio en 1990 kaj en 1991 li ricevis la FAME-premion.

La minuskle skribita PVZ - Ludovikito konsekvence ne uzis majusklojn - en tre bela fizika prezento konsistas el 16 volumoj de originalaĵoj, 7 volumoj de tradukoj kaj 8 miks-enhavaj kromkajeroj. Laŭ alia redakta koncepto Ludovikito kunmetis ankaŭ tri volumojn de "iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof" (Originalaroj I-III). Tria serio estas Ludovikologia Dokumentaro, "eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz", kies plano antaŭvidis 26 volumojn, el kiuj aperis 21.

Jam antaŭ ol li komencis sian laboregon pri la verkoj de L. L. Zamenhof, Ito Kanzi verkis pli ol 4000-paĝan japanlingvan biografian romanon pri la vivo de la aŭtoro de Esperanto. Ĝia unua volumo aperis en 1967 kaj la sepvoluma verko kompletiĝis en 1973.