Plena Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Plena Vortaro de Esperanto.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Plena Vortaro
Plena Vortaro
Aŭtoro Émile Boirac
Eldonjaro 1909
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 430
v  d  r
Information icon.svg

La Plena Vortaro estis vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-franca. Ĝin verkis Émile Boirac. Ĝi eldoniĝis en Parizo en 1909, kaj ampleksis XXII + 430 paĝojn.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Komenco de paĝo 176:
Krotal'o (zool.) sonserpento crotale
Krot'o (Df.) V. krotono croton
Kroton'o (V.) speco de eŭforbiacoj (croton) croton
Kroz'o (mar.) rapida militŝipo; -ado, isto, ulo. AFGHIR croiseur
KRUC'O turmentilo el du traboj perpendiklaj, objekto krucforma; -igi, iĝi, umi; kruc'signo, porta; kruca militiro; voj, strat' kruciĝo. AFGHIR croix

Jam nur tiuj kvin enskriboj montras la meritojn kaj malfortaĵojn de la Boirac-vortaro.

  1. krotalo: Sufiĉe specifa kaj faka termino zoologia kun la plej mallonga "difino" ebla; fakoj estas indikitaj, la lasta kolumno enhavas la francan tradukon (kursive);
  2. kroto, ĉerpita el la vortaro franca-esperanta de la Presa Societo (fontoindiko "Df.") estas ne rekomendita de Boirac; li preferas la formon
  3. krotono, ĉerpita el la vortaro de Vérax ("V." - tiel nun ankaŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002); denove sufiĉe faka termino de biologio;
  4. krozo: kun fako-indiko "(mar.)", sed tre ĝenerala "difino", netaŭga por distingi diversajn militŝipojn; la kunmetitaj formoj krozado, krozisto, krozulo estas nek difinitaj, nek tradukitaj en la francan;
  5. KRUCO: majuskloj indikas Fundamentecon, malprecizaj difinoj, la derivaĵoj ne klarigitaj. "AFGHIR" indikas, ke la vorto kruco baziĝas sur formoj de la angla, franca, germana, hispana, itala kaj rusa, estas do speco de (tre ĝenerala) etimologia indiko.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Granda repertuaro de ĉiuj Esperantaj radikvortoj, troveblaj ne nur en Esperanto-naciaj kaj naciaj-Esperantaj vortaroj, sed ankaŭ en la diversaj Vortaroj Teknikaj, kaj eĉ en la verkoj literaturaj, filozofiaj, sciencaj, ktp. En ĝi, la aŭtoro penis atingi, pri la Esperanta difino de ĉiu vorto, kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj. Plie, li aldonis al ĉiu Esperanta difino la francan tradukon. 
— Scienca Gazeto, 1912
Citaĵo
 Esperanto-difinoj malprecizaj; entute 10.000 radikoj, el kiuj multaj samsencaj, sinonimaj. 
— Petro Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, 1929, paĝo 233
Citaĵo
 Modelo de la malfacila uzebleco. 
— Kopar, Literatura Mondo, 1931, paĝo 49
Citaĵo
 ... unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj" 
— Louis Bastien en la Enciklopedio de Esperanto, 1934, paĝo 57

La Plena Vortaro el perspektivo de 2008[redakti | redakti fonton]

Scienca Gazeto en 1912 trafe priskribas la celon de Boirac, citante preskaŭ laŭvorte el ties enkonduko. La Plena Vortaro estu "repertuaro de ĉiuj esperantistaj radikvortoj". Pro la apero de relative multaj novaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto en tiu epoko multaj novaj vortoj estis enkondukitaj, ne malofte en malsama Esperanta formo. Boirac inter multaj aliaj mencias ekzemple "bakgameno" en la vortaro de Rhodes de 1908, "triktrako" en la vortaro de Presa Esperantista Societo (PES - 10 volumoj 1905-1908) por la sama ludo. "bubble" ĉe Rhodes estas aerglobeto, bobelo, en la PES-vortaro blazo. "Budeo" [tiel] ĉe Rhodes estas "Budho" ĉe PES ktp. Pro tiuj malunuecaj formoj sentiĝis la danĝero de disdialektiĝo, de ekesto de franca, angla, germana variantoj de Esperanto. La precipa celo de Boirac tial estis: "Pro eviti tiun bedaŭrindan diversecon, la precipa rimedo estas, laŭ nia opinio, starigi de nun liston de la duoblaj aŭ trioblaj formoj troveblaj en la jam ekzistantaj Vortaroj [tiel majuskle], tiamaniere ke unuparte tiu diverseco almenaŭ ne pligrandiĝu en la estonteco pro la nesciado de novaj vortaristoj, kaj ke aliparte ĝi povu esti forigata per zorga komparado de tiuj duoblaj aŭ trioblaj formoj kaj definitiva elekto de la pli taŭga" (enkonduko p. viii). Por atingi tiun celon ĝenerale sufiĉis la koncizaj "difinoj" kune kun la francaj tradukoj. Ĝi ankaŭ klarigas la "etimologiajn" indikojn. La kritikoj de Stojan kaj Kopar estas ĝustaj, sed mezuras la Plenan Vortaron je celoj, kiujn ĝi neniam havis. Bastien prave atentigas, ke la Plena Vortaro esence estis labordokumento por vortaristaj specialistoj, inventaro de la vortara materialo de la epoko.

La fenomeno, kiun Boirac adresis, estas "eterna" problemo de la Esperanta leksikologio pro la vasta 15a regulo de la Fundamenta gramatiko. Ĉiam denove enkondukiĝas malsamaj terminoj bazitaj sur malsamaj fontolingvoj, sed celante la saman nocion. Klasika ekzemplo estas torĉo / fakelo, moderna ekzemplo puĉo / golpo k.m.a.

Ĉu kaj je kiu grado la "Plena Vortaro" influis postajn vortarojn, estas malfacile diri. La demando pri bakgameno, bakgamono aŭ triktrako ĝis hodiaŭ ne estas fine solvita, same pri la diversaj variantoj de Budho, Budao aŭ Buddo. Nur "Budeo" fariĝis arkaismo. Pri aliaj variaĵoj oni ja intertempe ne plu diskutas (ekzemple konkeri anstataŭ la arkaismo konkiri). La vortaro de Boirac ĉiukaze restas grava por ĉiuj esploroj pri la frua leksiko de Esperanto kaj "eterna admonilo" pri la ĉiama danĝero de disdialektiĝo.

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]