Plena memlernilo de la lingvo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Полный самоучитель языка Эсперанто
Полный самоучитель языка Эсперанто
Полный самоучитель языка Эсперанто
Aŭtoro Vladimir Dmitriev
Eldonjaro 1920
Urbo Kaŭno
Eldoninto Paŭlo Medem
vdr

Полный самоучитель языка Эсперанто (esperante: Plena memlernilo de la lingvo Esperanto) estas historia lernolibro pri Esperanto. La libro estas la dua korektita eldono preparita de Paŭlo Medem laŭ unua eldono verkita de Vladimir Dmitriev kaj produktita en Petrogrado (Rusio) en 1918. Ekzemplero de la libro situas interalie en la privata biblioteko de P. Fiŝo.