Plenaj grenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pano farita el plena tritiko nur (sen sekalo, aŭ aliaj grajnoj). Plentritika pano havas, nature, helbrunan koloron.
Wheat-kernel nutrition.svg
Nutra valoro de tritika kerno

Plenaj grenoj estas grenaj kaj cerealaj kernoj (kiel tritika kerno), kiu enhavas la tutan kernon, tio estas: la kvaropo komponantoj de la kerno, nomitaj ĝermon, endospermo, interna ŝelo, kaj ekstera ŝelo (ankaŭ nomata "brano"). Tio estas kontraste al prilaboritaj nukleoj kiuj kutime enhavas nur la endospermon.

Produktoj nomataj plenaj manĝaĵoj estas faritaj el plena grena faruno aŭ grajnoj. La plej ofta greno estas tritiko sed plenaj manĝaĵoj de aliaj grajnoj kiel ekzemple spelto, hordeo, sekalo, aveno, rizo, kaj pli ankaŭ estas oftaj.

Ekzemplo de komuna plena manĝaĵo estas plentritika pano.

Sanefikoj[redakti | redakti fonton]

Plengrenaj kernoj estas nutre preferindaj al prilaboritaj kernoj ĉar ili estas pli riĉaj je, ekzemple, manĝfibro, antioksidantoj, proteinoj (precipe la aminoacida lizino), mineraloj (inkluzive de magnezio, mangano, fosforo kaj seleno) kaj vitaminoj (inkluzive de niacino, vitamino B6 Kaj vitamino E).

Neprilaboritaj plenaj grenoj havas signife pli malaltan glicemian indicon ol ne-plenaj grajnoj, kio signifas, ke la karbonhidratoj en ili rompiĝas pli malrapide, liberigante glukozon iom post iom en la sangocirkuladon. Tamen tiu avantaĝo ne estas nepre konservita dum muelado de la kernoj en farunon. Plena faruno ĉiukaze estas konsiderata pli sana pro la pli alta enhavo de vitaminoj, mineraloj kaj dieta fibro.


Kelkfoje la leĝo devigas fabrikistojn de manĝaĵoj aldoni plenajn grajnajn ingrediencojn al siaj produktoj por kompensi la dieton kiu estas manka de vitaminoj kaj mineraloj.

Unu el la unuaj homoj en okcidenta socio kiuj rekomendis manĝi plenajn grajnojn anstataŭ prilaboritajn grajnojn estis la brita kuracisto Thomas Allinson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]