Plenatenta meditado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plenatenta Meditado)
Budhismo emfazas la gravecon de aŭskultado kiel rimedo por kreskigi onian feliĉon

La esprimo "plenatenta meditado" estas la traduko de la anglalingva mindfulness meditation. Sed la angla termino mem estas traduko el la Palia termino - sati.

Mindfulness estis tradukita al aliaj lingvoj diversmaniere: “pleine conscience”, “attention juste” (france)[1], "Achtsamkeit” (germane)[2], “conciencia plena”, “atención plena” (hispanlingve)[3], "attenzione sollecita, consapevolezza" (itale)[4], "atenção plena" (portugallingve)[5].

Ĉi tio ne estas trankviliga meditado en la klasika senco, sed procezo de profunda interna kontemplado kaj disvolviĝo de memkonscio. Procezo, kiu permesas al ni ekzameni, kio okazas ĉirkaŭ ni je certa distanco.

En la ciferecepoko, kie nin inundas multaj stimuloj, kiuj konkurencas por nia atento, nia tempo kaj nia atento - la praktiko de aŭskultado kontribuas restarigi koncentriĝon kaj atenton al ni mem kaj nia medio.

Mindfulness[redakti | redakti fonton]

Jen la (tradukita) difino de "Mindfulness" en la anglalingva Vikipedio:

“Mindfulness (plena atento) estas la psika procezo atenti la internajn kaj eksterajn spertojn kiuj okazas en la nuna momento. Ĝi povas esti disvolvata helpe de la praktiko de meditado kaj de alia trejnado. La termino ‘mindfulness’ estas la traduko de la palia vorto sati, kiu estas grava elemento de kelkaj budhismaj tradicioj, rilatante al unu el la ok partoj de la nobla okobla vojo."

En la sama artikolo, kies temo estas “mindfulness”, oni asertas, ke la plena atento povas esti disvolvata helpe de la praktiko de meditado (kaj de alia trejnado). Aliflanke ekzistas tipo de meditado en kiu la plena atento estas uzata.

Fakte parto de la menciita artikolo pritraktas la plenatentan meditadon ("mindfulness meditation"). Estas dirite, ke "la plenatenta meditado povas esti difinita en multaj manieroj", sed ankaŭ estas asertita pli precize la jeno: "Oni praktikas la plenatentan meditadon sidante sur kuseno aŭ sur seĝo, okuloj fermitaj, kruroj krucitaj, dorso rekta. Oni atentegas pri la movado de la abdomeno kiam oni enspiras kaj elspiras, aŭ pri la spiro tra la nazo. Se oni perdas momente la plenan atenton pri la spiro, oni pasive rimarkas, ke onia menso vagis, akceptas tion sen juĝi kaj revenas al plenatenta spirado." [6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]