Plenkreskula eduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malferma lernejo por plenkreskuloj, Gvineo-Bissau, 1974
Plenkreska edukado povas esti dumviva procezo.

Plenkreskula edukado estas procezo en kiu plenkreskuloj okupiĝas pri vastigado de sia eduko por akiri novajn sciojn, kapablojn, sintenojn aŭ valorojn. Plenkreskula

edukado inkludas ajnan formon de lernado preter la tradicia eduka sistemo, de baza legopovo ĝis memrealiĝo kiel dumviva lernado.

Estas pluraj centraj principoj por plenkreska lernado: la principo de graveco: plenkreskuloj lernas nur tion, kio gravas al ili.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj povas vastigi siajn sciojn kaj kapablojn dum libertempo aŭ laboraktivecoj

Estas tri ĉefaj specoj de plenkreskula edukado:

  • Formala lernado - strukturitaj studoj, kiuj plejparte okazas en trejnado aŭ edukaj institucioj, kutime kun fakorganizita instruplano kaj oficiala rekono. Kiel ekzemple atestilstudoj kiuj donas atestilon atestantan post-sekundaran edukadon.
  • Neformala - lernado organizita de edukaj institucioj, sed sen oficiala rekono. Neformalaj lerneblecoj povas esti haveblaj al la dungito en la laborejo aŭ per la agoj de diversaj civitaj grupoj kaj organizoj.
  • Lernado kiu okazas regule kiel rezulto de la ĉiutagaj agadoj de persono ene de laboro, familio, komunumo aŭ libertempo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]