Plilongigita kvinlatera turnodurotondo
Aspekto
Plilongigita kvinlatera turnodurotondo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 40 |
Lateroj | 80 |
Listo de verticoj | 10 de 3.42.5 10 de 3.5.42 20 de 3.5.3.5 |
Edroj detale | 20 trianguloj 10 kvadratoj 12 kvinlateroj |
Geometria simetria grupo | D5d |
Propraĵoj | konveksa |
En geometrio, la plilongigita kvinlatera turnodurotondo estas unu el la solidoj de Johnson (J43). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per plilongigo de "kvinlatera turnodurotondo," aŭ dudek-dekduedro (unu el la arĥimedaj solidoj), per enigo de deklatera prismo inter ĝiaj kongruaj duonoj. Ĝi diferenciĝas de plilongigita kvinlatera ortodurotondo (J42) je tio ke unu el ĝiaj kvinlatera rotondoj (J6) estas turnigita je 36 gradoj relative al la alia.