Plinio Antolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Asteroidoj malkovritaj, 4
12777 Manuel 27-a de aŭgusto 1994 kun G. Zonaro
(21308) 1996 XG5 2-a de decembro 1996 kun F. Castellani
29356 Giovarduino 25-a de septembro 1995
(96307) 1996 XT2 4-a de decembro 1996 kun F. Castellani

Plinio ANTOLINI (naskiĝis en 1920 en Breonio, vilaĝo de Fumane, mortis en 2012 en Settimo di Pescantina) estis itala amatora astronomo, profesie apotekisto.

Ricevinte sian diplomon pri farmacio en Bolonjo en 1945, li malfermis sian propran apotekon en Pescantina. Nelonge poste li kreis kaj disvolvis sian propran privatan observatorion : la Observatorio Plejado

Li estis ano de la Gruppo Italiano Astrometristi ; la Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aŭ kunmalkovro de 4 asteroidoj[1] inter 1994 kaj 1996, kun Giovanni Zonaro kaj Flavio Castellani.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]