Plopsaland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plopsaland
amuzparkotema parko [+]

LandoBelgio
RegionoFlandrio

SituoAdinkerke
- koordinatoj51° 4′ 47″ N, 2° 35′ 49″ O (mapo)51.0797222.596944Koordinatoj: 51° 4′ 47″ N, 2° 35′ 49″ O (mapo)

Areo0,3 km² (30 ha)

Vizitantoj1,265 milionoj (2013)
Poŝtkodo8660 [+]

Plopsaland (Okcidenta Flandrio)
Plopsaland (Okcidenta Flandrio)
DEC
Plopsaland
Plopsaland
Lokigo de Okcidenta Flandrio en Belgio
Map
Plopsaland

Vikimedia Komunejo:  Plopsaland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Plopsaland estas flandra amuzparko en De Panne ĉe la Norda Maro kaj la landlimo kun Francio. Estas haltejo de la marborda tramo antaŭ la enirejo de la parko.

Melipark[redakti | redakti fonton]

En 1932 Albéric Florizoone, konata de la mielofabrikanto Meli fondis la amuzparkon Melipark. Siatempe okazis tie edukaj spektakloj kun abeloj. Krom tio bestoj kaj granda ludĝardeno estis la allogaĵoj. En 1952 malfermiĝis fabeloarbaron. La parko ĉefe allogis marvizitantojn kaj nord-francojn. Aldoniĝas regule novaj, modernaj amuziloj.

En la 90aj jaroj la amuzparko ekhavas multe malpli da vizitantoj. Ĝi ne plu estis populara. La familio Florizoone vendas la parkon fine de 1999 al Studio 100 kaj VMMa. Albéric Florizoone post lia morto estis akceptita en la IAAPA Hall Of Fame, kiu junigas ĉiujn gravajn pionirojn de la amuzparka industrio.

Plopsaland De Panne[redakti | redakti fonton]

"Plop-a" restoracio en Plopsaland De Panne

Plopsaland malfermas siajn pordojn je la 20-a de aprilo 2000. La parko estas nomita laŭ la porinfana televida programo Koboldo Plop kaj Samson en Gert de Studio 100. Ĝi ĉefe enhavas allogaĵojn por familioj: La arbaro de Plop, la Ĝardeno de Plop, La kastelo de la drako kun familia ondotrajneto ktp. En la parko elpaŝas kiel aktoroj infanaj herooj kiel Samson en Gert kaj Wizzy en Woppy. Aliaj menciindaĵoj estas i.a. trajneto, pirata ŝipo kaj farmbieno porinfana.

Plopsaland endoma[redakti | redakti fonton]

Plopsaland malfermis antaŭ nelonge endoman amuzparkon en Hasselt.

Plopsa Coo[redakti | redakti fonton]

En 2006 la Plopsaland-grupo aĉetis amuzparkon ĉirkaŭ Coo, kiun oni baptis Plopsa Coo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]