Ploské (distrikto Revúca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ploské (Revúca))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ploské
Ploské troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ploské, hungare Poloszkó (poloskO), germane Eisenhammer bei Großsteffelsdorf estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La historia hungara nomo estis Poloszka.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ploské situas sur deklivoj, sub monto 592 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Revúca troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1413 en formo "Palazka". En 1828 oni nombris tie 30 domojn kaj 255 homojn. En 1910 loĝis en Poloszkó 161 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Ratkó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Ploské 79 da homoj, (escepte 9 ciganojn ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]