Plug&Play

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plug and play)

En komputado, la nocio "Plug&Play" aŭ "plug and play", kiu signifas "konektu kaj ludu" estas elektre funkciigita aparato kun specifaĵo, kiu faciligas la ekfunkcion de la sistemo sen neceso de antaŭa fizika aparato-agordo aŭ uzanto-interveno. La termino "konektu kaj ludu" de tiam estis vastigita al ampleksa vario de aplikoj, al kiuj la sama manko de antaŭa laborado antaŭ ekuzo aplikiĝas.

La termino Plug and Play kutime estas asociita kun la firmao Microsoft, kiu unue uzis ĉi tiun terminon en 1995 por sia produkto Vindozo 95. Pro tio ke la procezo ankoraŭ estis teknike nematura en la komenco, ankoraŭ hodiaŭ konatas la moka esprimo "Plug and Pray" ("konektu kaj preĝu").