Plumba nitrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plumba (II) nitrato)
Plumba (II) nitrato
Kemia formulo
Pb(NO3)2
Plumba (II) nitrato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Plumba salo de la nitrata acido
  • Nitrato de plumbo
CAS-numero-kodo 10099-74-8
ChemSpider kodo 23300
PubChem-kodo 24924
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo[1]
Molmaso 331,208g mol−1
Denseco 4,53 g/cm−3
Fandpunkto 83°C [2]
Bolpunkto 470°C [3][4]
Refrakta indico  1,7820
Ekflama temperaturo Nebrulema
Solvebleco Akvo:343 g/L
Mortiga dozo (LD50) 270 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H302, H317, H318, H332, H351, H360, H372, H373, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P203, P210, P220, P260, P261, P264, P264+265, P270, P271, P272, P273, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+354+338, P317, P318, P319, P321, P330, P333+313, P362+364, P370+378, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Plumba (II) nitratonitrato de plumbo (II) estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la saloj, rezultanta el interagado de la nitrata acido kaj plumba (II) hidroksido. Plumba (II) nitrato estas blanka solidaĵo, solvebla en akvo, alkoholoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Plumba (II) nitrato prezentas plumbatomon ligitan al nitrataj grupoj per jonaj ligiloj. Ĝi konsistas je 1 plumbatomoj, 2 nitrogenatomoj, 6 oksigenatomoj kaj uzatas en kemiaj sintezoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plumba (II) nitrato unue estis identigita en 1597 fare de la alkemiisto Andreas Libavius, kiu nomis la substancon plumbum dulce, kun la signifo "dolĉa plumbo", pro ĝia gusto. Ĝi estas produktata komerce per reago de metala plumbo kun densa nitrata acido en kiu ĝi estas malmulte solvebla. Ĝi estis produktata kiel krudmaterialo por farado de pigmentoj kiel ekzemple kroma-flavaĵo (plumba (II) kromiato, PbCrO4), kromia-oranĝo (baza plumba (II) kromiato, Pb2CrO5) kaj Napola flavaĵo. Tiuj pigmentoj estis uzitaj por tinkturado kaj presado de kalikoto kaj aliaj teksaĵoj. Ĝi estis uzata kiel oksidigaĵo en la nigra pulvoro kaj kune kun plumbazido en specialaj eksplodaĵoj.

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio de plumba (II) karbonato kun nitrata acido donante plumban nitraton:[5]

plumba (II) karbonato + 2nitrata acido 2plumba (II) nitrato + karbona duoksido + akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de plumba nitrato per traktado de nitrata acido kun plumba hidroksido:

plumba hidroksido + nitrata acido plumba (II) nitrato + akvo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de plumba nitrato per traktado de nitrata acido kun plumba (II) oksido:

plumba (II) oksido + 2nitrata acido 2plumba (II) nitrato + akvo

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de plumba (II) sulfato per traktado de natria sulfato kun plumba (II) nitrato:

plumba (II) nitrato + natria (II) sulfato 2natria nitrato + plumba (II) sulfato

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio de plumba (II) nitrato kun kalia jodido donante plumban (II) jodidon

plumba (II) nitrato + 2kalia jodido plumba (II) jodido + 2kalia nitrato

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]