Plurfideleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plurfideleco (angle polyfidelity) estas formo de nemonogamio. Ĝi estas amrilata strukturo, en kiu ĉiuj membroj estas konsiderataj kiel egalaj partneroj kaj konsentas limigi seksumadon al nur membroj de la grupo.

Plurfidelecaj amrilatoj estas, same kiel monogamiaj amrilatoj, fermitaj. Ĝiaj membroj konsentis ne seksumi kun iu ekster la amrilato. La diferenco estas, ke estas pli ol du personoj en tiu fermita grupo. Novaj membroj ĝenerale povas esti aldonitaj nur per unuvoĉa konsento de ĉiuj jamaj membroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]