Saltu al enhavo

Plutonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri transurania elemento. Por dio rigardu la paĝon Plutono (dio). Por nanplanedo legu la artikolon Plutono. Por tipo de rokaĵo disponeblas la paĝo Plutonito. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pluto.

Sm

Pu

NpplutonioAm

Rn 5f6 7s2

244 Pu
94
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • radioaktiva elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero plutonio (plutonium), Pu, 94
CAS-numero 7440-07-5
Loko en perioda tabelo 3-a grupo, 7-a periodo, bloko f
Karakteriza grupo Aktinoidoj
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto argenta-metala solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 244 amu
Atomradiuso 175 pm
Kovalenta radiuso 187 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f6 7s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 24; 8; 2
Oksidiĝa nombro +3, +4, +5, +6, +7
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo monoklina
Denseco 19,816 g/cm3
Malmoleco 4,0 (Mohs-skalo)
Magneta konduto paramagneta
Degelpunkto 640 °C (913,15 K)
Bolpunkto 3228 °C (3501,15 K)
Molvolumeno 12,29 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 130 J/(kg · K)
Elektra konduktivo 0,67 · 106 S/m
Termika konduktivo 6,74 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 1.28 (Pauling-skalo)
Joniga energio 584,7 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
238Pu sinteza 87,74 a α 5,593 234U
239Pu sinteza 24110 a α 5,244 235U
244Pu sinteza 8,08 · 107 a α 4,666 240U
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Plutonio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Pu kaj atomnumeron 94. Ĝi ne havas stabilajn izotopojn (estas radioaktiva), ne havas nature prezentiĝantajn izotopojn (nomiĝas ankaŭ "transurana elemento"), estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Plutonio estas arĝent-kolora metalo kiu flaviĝos kiam malkovrita al aero. Ĝi estas la ĉefa elemento de nukleaj armiloj.

Oni unue sukcesis produkti plutonion 1940-12-14 ĉe la universitato "University of California, Berkeley", sed la malkovro estis sekreta pro la milita situacio ĝis la jaro 1948. Nuntempe oni scias ke tre minimumaj kvantoj da plutonio ĉiam prezentiĝis en la naturo (dise enmiksite en U-238), sed la plej granda parto de la totala kvanto nun estas plutonio intence aŭ neintence produktita dum uzo kaj prilaboro de uranio.

  • 238Pu: estiĝas per reakcio inter 238U kaj 2D (peza hidrogeno) kun sekva β-disfalo:
238Pu havas duoniĝan tempon je 87.74 jaroj kaj eligas varmopovumon je 560 W/Kg (vato/kilogramo).
  • 239Pu: estiĝas per kapto de neŭtrono ĉe uran-izotopo 238U kun du sekvaj β-disfaloj:
239Pu havas duoniĝan tempon je 24'100 jaroj kaj eligas varmopovumon je 1.9 W/Kg (vato/kilogramo).
  • 240Pu: estiĝas per kapto de neŭtrono el 239Pu. Same povas estiĝi el 239Pu la pli altaj izotopoj 241Pu kaj 242Pu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]