Saltu al enhavo

Plutono

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Ĉiela korpo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pluto.
Plutono ⯓ ♇
Rigardo de la nordpolusa teritorio kaj de la malproksima al Ĥarono flanko de Plutono, fotita de la kosma sondilo New Horizons la 14-an de Julio 2015 el distanco de proksimume 450.000 km[1]
Rigardo de la nordpolusa teritorio kaj de la malproksima al Ĥarono flanko de Plutono, fotita de la kosma sondilo New Horizons la 14-an de Julio 2015 el distanco de proksimume 450.000 km[1]
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso
Perihelio – Afelio 29,658 340 67 AU
(4 436 824 613 km) –


Discentreco
Orbita inklinacio 17.141 75°


Sidera periodo 7,8163 Gs (247,69 jaroj)
Meza cirkulrapido 16 798 km/s
Fizikaj proprecoj
Kategorio Planedoido
Meza diametro 2370 ± 20 km
Maso (0,0021 termasoj)
1,305×1022 kg
Meza Denso 2.03±0.06 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco m/s²
Fuĝrapido km/s
Rotacia periodo 552,1 ks (6 t 9 h 22 min)
Inklinacio de la rotacia akso 119.591 ± 0.014°
Albedo
Proprecoj de la atmosfero
Premo surfaca 0,49 m/s²
(0,05 de la tergravito) bar
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
37 K
Ĉefaj komponantoj

metano kaj nitrogeno

Historio kaj alioj
Malkovrinto Clyde Tombaugh
Malkovrinta dato 18-a de februaro 1930
Lunoj 5: Karono, Nikso, Hidro, Kerberoso kaj Stikso.
vdr

134340 Plutono estas nanplanedo rondiranta Sunon plejparte ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Ĝis la jaro 2006 ĝi estis klasata kiel la naŭa planedo de Suno, sed la 24-an de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio tiel precizigis la difinojn de klasoj de objektoj en la suna sistemo, ke Plutono perdis la epiteton planedo. Ekde tiam ĝi estas membro de la grupo planedoidoj, al kiuj komence apartenas ankaŭ la plej granda konata asteroido Cereso kaj la trans-Neptuna objekto Eriso. Tiu grupo verŝajne kreskos.

  • Loko: ekster la 8-a planedo: meze 5,9 × 1012 m for de Suno (39,5 AU).
  • Aĝo: 4,6×109 jaroj.

Plutono iam estas pli proksima al Suno ol Neptuno estas. Povas esti, ke ĝi iam estis luno de Neptuno. Lastan fojon Plutono troviĝis interne de la orbito de Neptuno ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999.

Plutono havas atmosferon el maldensaj metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, glacion el metano. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn ("vintro" kaj "vintrego") kaj polusajn glaciojn.

Oni malkovris du novajn satelitojn Nikso kaj Hidro en 2005, la kvaran provizore nomatan S/2011 P 1 aŭ P4 en 2011 kaj la kvinan (Stikso) en 2012.

Kio estas nanaj planedoj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Plutono estas tre malgranda: la plej malgranda el la klasikaj planedoj, Merkuro, estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Iono, Eŭropo, Ganimedo, Kalisto, Titano kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al Tritono, luno de Neptuno. Aliflanke, Plutono povas esti konsiderata nur granda objekto de la malproksima Kujpera zono, arego da trans-Neptunaj objektoj (inter 30 AU kaj 100 AU for de Suno), estante frato de Haŭmeo kaj Makemako. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno. – La decida afero por forigi Plutonon el la listo de planedoj estis la tria el la novaj planedo-kriterioj de IAU (2006): nur tia objekto povas esti nomata planedo, kiu "regas sian vojon", t.e. kiu forbalais aliajn objektojn el la ĉirkaŭaĵo de sia orbito.


Simboloj de Plutono: ⯓[2] kaj ♇.[3] Ili estas maloftaj je astronomio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nasa.gov: Global Mosaic of Pluto in True Color. 25-a de Julio 2015.
  2. JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19.
  3. (2004) John Lewis: Physics and chemistry of the solar system, 2‑a eldono, Elsevier.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Jones, Barrie William, Pluto: sentinel of the outer solar system / Barrie W. Jones, Cambridge; Cambridge University Press, 2010, 231 paĝoj. : Ill. Bibliografio; Includes bibliographical references and index; ISBN 978-0-521-19436-5 (hardback); ISBN 0-521-19436-9 (hardback)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]