Pluvo (1909)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pluvo estas lirika poemo de Ludwik Lejzer Zamenhof, eble la plej voĉlegata de liaj poeziaj verkoj [1].

La temo de la poemo ligas la personajn emociojn al la elementoj de la naturo, kio estas esenca trajto de la poezio de la Romantismo, jam eksmoda en la epoko de Zamenhof. Krome pluvo estas tradicia motivo por liriko pro la ritma sono de la konstanta gutofalado.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.


Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.


Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.


Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?


Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007, de Geoffrey Sutton, p. 29

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]