Plymouth (Masaĉuseco)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Plymouth |

| Plymouth | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbeto en Usono kantona sidejo | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 02360 • 02361 • 02362 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 61 217 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 457 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 41° 58′ N, 70° 40′ U (mapo)41.958611111111-70.667777777778Koordinatoj: 41° 58′ N, 70° 40′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 57 m [+] | ||||
| Areo | 134 km² (13 400 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Plymouth estas urbo en la samnoma kantono en la usona ŝtato Masaĉuseco. Laŭ la stato de 2020 en la urbeto vivis 61 217 loĝantoj sur areo de 134 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 457 loĝantoj/km². Ankaŭ notindas ke Plymouth estas la plej granda urbo en Masaĉuseco laŭ areo.
La klimato en la urbo estas kontinenta, moderigita de Atlantiko. La temperaturo en la vintraj monatoj estas −2,5 °C - −3 ° C , en la someraj monatoj +19 °C - +21 °C .
La bazo de la ekonomio de la urbo estas turismo. Proksime de la urbo estas flughaveno kiu funkciigas lokajn flugojn ekde 1931.
Historio
[redakti | redakti fonton]Plymouth estas la loko de la Kolonio Plymouth fondita en 1620 fare de la pilgrimantoj, la pasaĝeroj de la fama Mayflower-ŝipo. Plymouth estas la unua setlejo establita en Nov-Anglio kaj Usono ĝenerale [1]. La urbo estis la loko de pluraj rimarkindaj okazaĵoj en la historio de Usono, inkluzive de la unua Dankotago. Plymouth estis la ĉefurbo de la Kolonio Plymouth ekde sia fondiĝo kaj poste la fuzio de la kolonio kun la Kolonio de la Golfo de Masaĉuseco en 1691. Plymouth ricevis la nomon de la angla Plymouth, de kie la Mayflower velis survoje al Ameriko.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Shichigahama (七ヶ浜町, Ŝiĉigahama) en gubernio Mijagi, Japanio (ekde 1990)
Plymouth en Anglio, Britio (ekde 2001)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ What are the oldest cities in America?. Glo-con.com. Arkivita el la originalo je September 28, 2007. Alirita August 11, 2007 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
kirko de Pilgrimado |
kirko de Kongregaciismo kaj historia vendejo |
malnova poŝtoficejo en Plymouth |






