Pneŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtomobila pneŭo.

Pneŭo estas mallongigo de la vorto pneŭmatiko, kiu laŭ PIV signifas duasence ringforman aranĝaĵon, konsistantan el tubo kaj bendo, kiun oni almetas al la radrondo de la biciklo, aŭtomobilo, aviadilo ktp.

Biciklaj pneŭoj estas plenigitaj per aero; aviadilaj pneŭoj per nitrogeno; por aŭtaj pneŭoj ambaŭ estas uzataj. La avantaĝo de nitrogeno super aero estas, ke nitrogena molekulo estas kvar fojojn pli granda ol oksigena molekulo kaj do malpli facile traprenetras la pneŭon. Nitrogenan pneŭon oni do malpli ofte devas plenigi. Krome nitrogeno malpli ekspansias pro la varmo ol aero. Sekve la risko pri pneŭeksplodo pro varmaj temperaturoj estas malpli granda.

Vicpneŭo estas rezerva pneŭo, per kiu aŭtomobilo povas esti provizita, kaj kiu povas esti uzata okaze de trapiko aŭ ŝiriĝo de uzata pneŭo.

Oni uzas plenbendan pneŭon ĉe industriaj veturiloj (levĉaroj), kiuj estas uzataj en fabrikoj, stokejoj.