Pnompeno

| Pnompeno (Ĉakdomukh) | |
| kmere ភ្នំពេញ 《Phnum Pénh》, angle Phnom Penh | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: ភ្នំពេញ | |
| Kromnomo: Perlo de Azio La ĉarmanta urbo | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Provinco | Provinco Kandal |
| Subdivido | 8 distriktoj |
| Historia regiono | Kmera reĝlando |
| Flughaveno | Internacia flughaveno en Pnompeno |
| Memorindaĵoj | 5
|
| Ŭat | Wat Phnom |
| Riveroj | Mekongo, Tonlé Sap, Bassac |
| Situo | Pnompeno |
| - alteco | 12 m s. m. |
| - koordinatoj | 11° 33′ 00″ N 104° 55′ 00″ O / 11.55000 °N, 104.91667 °O (mapo) |
| Plej alta punkto | |
| - alteco | 8 m s. m. |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 25 m s. m. |
| Areo | 758,0 km² (75 800 ha) |
| Loĝantaro | 1 327 615 |
| Denseco | 1 751,47 loĝ./km² |
| Fondo | 1372 |
| Horzono | Kamboĝo (UTC+7) |
| Telefona antaŭkodo | +855 (023) |
| Retpaĝo: www.phnompenh.gov.kh | |
| |



Pnompeno (kmere ភ្នំពេញ, Phnum Pénh) estas la plej granda urbo (eĉ milionurbo) kaj ĉefurbo de Kamboĝo en Azio. Oni nomumas ĝin "Perlo de Azio".
Laŭ la stato de 2019 en la urbo Pnompeno vivis 2 129 371 loĝantoj sur areo de 678,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 139 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pnompeno troviĝas en sudorienta parto de la lando apud Mekongo kaj aliaj du riveroj, kiuj ĉi tie kunfluas.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pnompeno fondiĝis en 1372 kaj iĝis ĉefurbo en 1434. Poste la ĉefurboj ofte ŝanĝiĝis, sed ekde 1866 ĝi estis firme ĉefurbo. Dum dominado de francoj la urbo forte evoluis. En 1975 pro la interna milito la urbo tre difektiĝis. Poste la loĝantoj multe suferis, amaso de homoj murdiĝis. En 1979 Vjetnamio faris finon al la diktaturo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Pnompeno estas 3 sezonoj. Vintro daŭras de novembro ĝis januaro, poste somero sekvas ĝis majo. La pluvsezono kun musono etendiĝas de junio ĝis oktobro. Jare pluvas po pli ol 1300 mm. En la tuta jaro la temperaturo varias inter 25-28 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- reĝa palaco
- arĝenta pagodo
- nacia muzeo
- monumento pri sendependiĝo
- Nacia Biblioteko de Kamboĝo
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]- The Cambodia Daily estis anglalingva ĉiutaga gazeto el Pnom-Peno. Ĝi estis fondita en 1993 de la usona ĵurnalisto Bernard Krisher kiel la unua anglalingva kamboĝa ĉiutaga gazeto. Ĝi estis konsiderata politike sendependa kaj kontraŭis la ĉefministron Hun Sen, kiu estis en povo ekde 1985.
- The Phnom Penh Post (kmere ភ្នំពេញប៉ុស្តិ៍, Phnum Pénh Pŏsdĕ [pʰnumpeɲ poh], aŭ mallonge The Post) estas anglalingva ĉiutaga gazeto eldonita en la kamboĝa ĉefurbo, Pnom-Peno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pnompeno havas internacian flughavenon, 2 fervojajn liniojn kaj nature ĉefvojojn.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Long Beach, Kalifornio Usono
Rhode Island, Usono
Lowell, Usono
Savannakhet, Laoso
Vjentiano, Laoso
Mandalajo, Birmo
Pusano, Sud-Koreio
Inĉon, Sud-Koreio
Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamio
Hanojo, Vjetnamio
Cần Thơ, Vjetnamio
Lam Dong, Vjetnamio
Ŝanhajo, Ĉinio
Tianjin, Ĉinio
Kunmingo, Ĉinio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Registara retejo en la angla Arkivigite je 2007-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- en la kmera Arkivigite je 2008-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- en la franca[rompita ligilo]
| ||||||



