Poŝtaŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poŝtaŭto-Ĉefstacidomo en Koiro
Poŝtaŭtobuso de Saurer en la jaro 1930
Moderna duetaĝa poŝtaŭtobuso en Sankt-Galo

Per PoŝtAŭto Svislando AK (germane PostAuto Schweiz AG, france CarPostal Suisse SA, itale AutoPostale Svizzera SA kaj romanĉe AutoDaPosta Svizra SA) estas aŭtobusentrepreno de la Svisa Poŝto. Ĝi estas akcia kompanio kun sidejo en Berno. La poŝtaŭtobusoj anstataŭis la poŝtkaleŝojn, per kiuj ĉefe poŝtentreprenoj jam en mezepoko en Eŭropo funkciigis unua publikan trafikreton. Poŝtaŭto Svislando funkciigas nuntempe la plej grandan aŭtobusentreprenon de Svislando. Krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj Poŝtaŭto Svislando estas la plej granda svisa entrepreno por publika trafiko. Krom en Svislando la entrepreno ankaŭ aktivas en Liĥtenŝtejno kaj Francio.[1]

En ciferoj[redakti | redakti fonton]

PoŝtAŭto funkciigas nuntempe en Svislando 798 poŝtaŭtobusliniojn kun en tute 1995 poŝtaŭtobusoj. La lini-reto de la entrepreno longas 10'363 kilometrojn, tio estas la duobla de la svisa fervoja relreto kaj la trioblo de la reto de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. PoŝtAŭto Svislando AK transportas jare proksimume 100 milionojn da pasaĝeroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Resumo[redakti | redakti fonton]

La unua linio poŝtaŭtobuso ektrafikis la 1-an de junio 1906 inter Berno kaj Detligen (pri Detligen, germana vikipedio Radelfingen). 1919 sekvis en la regiono de Sempiono la linioj super la alpaj montpasejoj. Antaŭe jam ek de la jaro 1849 ĉevalaj kaleŝoj estis utiligitaj. La Svisa Vojaĝpoŝto (germane: Schweizerische Reisepost), kiel la entrepreno nomiĝis ĝis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, sukcesis akiri la koncesion por la plimulto de ĉiuj svisaj puslinioj. Grandan parton de la busoj la tiama PTT (Poŝto-, Telefono- kaj Telegrafokompanio) tenis mem. Tiuj busoj estis rekoneblaj per la flava koloro de la veturiloj kaj de la litero P sur la numerŝildoj anstataŭ la kutimaj kantonaj mallongigoj. La funkciigadon de la busoj la PTT transdonis plejparte al privataj entreprenoj, politikon, kion la entrepreno aplikas ankoraŭ hodiaŭ. La poŝtaŭtobusoj disponis plejparte malantaŭe pri granda pordo, kiu faciligis la ŝarĝon kaj malŝarĝon de poŝta trasportaĵo. La plej multaj busoj de la Poŝto estis svisaj fabrikaĵoj nome de Saurer, Berna kaj FBW, sed estis ankaŭ utiligitaj similaj busoj de Mercedes kaj Volvo. Tiuj modeloj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento plejparte estis anstataŭigitaj per pli modernaj busoj.

Gravaj datenoj[redakti | redakti fonton]

  • 1849 Oni organizis la ĉevalan poŝtan reton.
  • 1906 La unua horara poŝtaŭtobus trafikis inter Berno kaj Detligen (pri Detligen, germana vikipedio Radelfingen).
  • 1919 La lineo de Sempiono (Sempionopasejo) malfermis.
  • 1919 /1920 Oni rekonstruis 40 militajn ŝarĝaŭtojn en poŝtaŭtojn. Oni havas 104 aŭtojn. Gix la jaro 1930 la ĉevala poŝta transporto fermis.
  • 1921 La pasejaj lineoj Grimselpasejo, Furkopasejo, San Bernardino (montpasejo) kaj Oberalppasejo (supraalpo-pasejo) malfermis.
  • 1924 Oni organisis la lineojn malrapide kun motora transporto anstataŭ ĉevala transporto. La vojaĝa poŝto havis 169 veturilojn en funkcionado.
  • 1928 En grizona Maloja - monta strato Malojopasejo la poŝto laboris en vintro kun la unua neĝoĵetilo. (Vidu ankaŭ Sankta Maŭricon en distrikto Maloja.)
  • 1946 oni aperas la Sustenpasejon por la turistoj. Oni faras la famajn 3-kaj 4-pasejoj - veturadojn.
  • 1954 32 nova alpabusoj Tipo IIIa funkciis. Oni povas vojaĝi kun grupoj.
  • 2003 La "postaŭto" -organisaĵo (PostAuto) ricevas la Q-premion III de svisa transporta ekonomio.
  • 2005 la PostAuto Schweiz AG estas ekstra koncerna parto de Poŝto.
  • 2011 Oni aperas la retejon FreizeitKlick[1] en germana, franca, itala kaj angla lingvo pri ekskursoj.

Tarifunioj[redakti | redakti fonton]

PoŝtAŭto Svislando AK kunlaboras firme kun la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kies ĝenerala abono kaj duontarifabono kaj validas por ambaŭ entreprenoj. La poŝtaŭobuslinoj ankaŭ estas komplete integritaj en la diversaj lokaj kaj regionaj tarif- kaj trafikunioj kiel ekzemple la Zurika Trafik-Unio. Same kiel la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĝi aplikas la kadencohoraron, kio signifas, ke la horaroj de la buslinioj estas ekzakte adaptitaj al la horaroj de la trajnoj. Tio garantias, ke vi povas en regula kadenco la tutatan tagon per publikaj trafikiloj atingi en Svislando eĉ la plej kaŝitan montaran setlejon kaj fakte entute ne bezonas privatan aŭtomobilon por moviĝi en la lando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭskultu: Radioprelego de d-ro Arthur Baur, mp3-datumo el la sonarkivo de CDELI

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]