Poŝta tutaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanta tutaĵo ne cirkulita: la dekstraj poŝtmarko kaj stampaĵo kaj la maldekstra bildo estas presitaj, do vera tutaĵo, la centraj poŝtmarko kaj stampaĵo estas nepresitaj, do veraj.

Poŝta tutaĵo aŭ simple tutaĵo estas speco de poŝta valoraĵo (kovertoj, kartleteroj, poŝtkartoj, aerogramoj), kies karakteriza signo kaj necesa distingilo estas alpresita (enpresita) poŝtmarko de certa difinita valoro, eventuale bildo aŭ desegno ĝin anstataŭanta.

Formularoj sen alpresita poŝtmarko (kovertoj kaj poŝtkartoj kun diversaj alpresitaj tekstoj) ne apartenas al tutaĵoj. La samo validas, se oni nuligis valoron de alpresita poŝtmarko per surpreso.

Sur tutaĵoj povas esti alpresitaj krom poŝtmarko ankaŭ bildoj, diversaj sloganoj, tekstoj ktp. Foje tian alpreson faris aŭ iniciatis privata persono aŭ organizaĵo nur post eldono de tutaĵo, origine eldonita pro alia kaŭzo, en kelkaj landoj ankaŭ tiuj ĉi poste faritaj alpresoj estis oficiale aprobitaj. Similaj alpresoj ekzistas ekzemple sur svisaj poŝtkartoj, sed ili aperis jam dum la unua mondmilito sur aŭstraj poŝtkartoj, pli poste en Kubo kaj en pluraj aliaj landoj.

Foje esperantistaj organizoj eldonis tutaĵojn kiel propagandiloj kaj kiel sistemo por produktado de filateliaj valoraĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]