Poŝtarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

PoŝtartoKorespondadarto (angle: Mail Art) estis nomita fare de ĝia kunfondinto Ray Johnson ankaŭ Correspondence Art. Ĝi estas leter- respektive paketinterŝange farita arto kaj sekve la plej alta formo de korespondado.

Difino[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj senditaj leteroj, kartoj, objektoj kaj dokumentadoj de agadoj, ekspozicioj kaj aliaj artspektakloj estas enarkivigitaj. Tiu procedo instigu novajn artaĵojn. Korespondadarto postlasas spurojn de ampleksa arta, politika kaj filozofia konceptoj laŭ la ideo de eterna festo (fête permanente) de la artisto Robert Filiou. Ĉiuj partoprenintoj konsideras tiun arton ene de korespondadreto kiel "porĉiamaĵoj" malfermitaj al prilaborado al ĉiuj, ankaŭ al neartistoj. La karaktero de tiaj artaĵoj estu strikte nekomerca.

Kiel socia kaj politika ilo, anonima korespondarto estis rezistadilo kontraŭ diktaturoj en SudamerikoOrienta Eŭropo.

Termino[redakti | redakti fonton]

La vorto Mail Art originas en 1971 de la artkritikisto kaj kuratoro Jean-Marc Poinsot kaj adoptitis en 1973 post artikolo skribita fare de la artisto David Zack en la januara numero de la fakgazeto Art in America.

Formoj de poŝtarto[redakti | redakti fonton]

Estas poŝtretoj de la artistoj mem,kiuj teiledire perpoŝte arte komunikadas. Plue poŝtarto kreas arton per poŝtaj temoj kaj formoj, ekzemple memdesegnitaj poŝtmarkoj, kovertoj ktp. La proprasenca poŝtarto utiligas tiun lastan eblon kiel parton de siaj produktiloj. Ĝi konistas el dissendado de komunikadaj artaĵoj aŭ el interŝanĝado de tiuj pere de la poŝto. Ĉicele ĉefrolas la uzado de antaŭ- kaj memfaritaj materialoj dissendeblaj : stampoj, surgluaĵoj, grafikaj teknikoj, kopitipoj, poŝtmarkoj kaj ties kombinado, poŝtaj proceduroj ktp. Estas karaterizaj la kombinado de teksto kaj bildo, individuaj sciigoj kaj socipolitika kritiko, plej deversspecaj temoj kaj literaturaj verkoj. Same la temorilata integrado de poŝtmarkoj kaj poŝtaj aktivecoj en la objekto. Specialaj identoj kaj identoŝanĝoj ne malofte estas ilo cele al artikuladon kaj aŭtentigadon de kompleksaj mesaĝoj. Ankaŭ tridiemensiaj plastaj verkoj estas realigataj en poŝtarto.

Multlingveco kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kroma anonimeco oftas multlingveco en poŝtarto. Multlingveco kondukis ankaŭ al la aplikado de Esperanto kies interna ideo[1] de tiu lingvo estas komunikado kaj interkompreniĝado trans ĉiuj etnaj, kulturaj, politikaj limoj sur neŭtrala lingva bazo. Ĝuste tio estas la esenca kialo por poŝtarto : homoj volas egalrajte aŭdigi sin trans limoj per sia komunikada arto kaj krei al si kunbatalantojn. En ĝi komunikado, demokratio kaj humaneco estas samtempe realigitaj[2].

Listo de internaciaj korespondadartistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]



Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artgrupo Nula Horo, Poŝtarto - Mailart - Komunikado kiel artaĵo, Laŭte nro 18, novembro 1998, p. 15-17.
  • Theo Breuer: „Kunst, Kommunikation und Korrespondenz: Mail Art oder was“, en: (sama aŭtoro), Aus dem Hinterland. Lyrik nach 2000, Sistig/Eifel 2005, p. 273-300.
  • Guy Bleus: Are You Experienced? L.H.F. & S., Ausstellungskatalog, Universitato de Bruselo, 1981.
  • Michael Crane and Mary Stofflet (Hrsg.): Correspondence Art, San Francisco 1984.
  • Franziska Dittert: Mail Art in der DDR. Eine intermediale Subkultur im Kontext der Avantgarde, Berlin 2010.
  • Klaus Groh: Mail Art, Ausstellungskatalog des Mail-Art-Archivs >Klaus Groh< in der Wiener Secession, Wien 1984 (katalogo ekspozicia).
  • Klaus Groh: „Mail Art - Correspondence Art, eine künstlerische Randaktivität oder ein ernstzunehmendes Betätigungsfeld für freie Kommunikation zwischen den Völkern“. En: Bildende Kunst in Osteuropa im 20. Jahrhundert, Berlin 1991.
  • Klaus Groh: Aktuelle Kunst in Osteuropa - Jugoslawien, Polen, Rumänien, Sowjetunion, Tschechoslowakei, Ungarn, Köln 1972.
  • John Held Jr.: Mail Art. An Annotated Bibliography, London 1991.
  • Ruud Janssen : Mail Art Statements Collection , Breda 2009.
  • Ruud Janssen : Mail Interview Project (Volumes 1-5) , Breda 2009.
  • Wilfried Nold (Hrsg.), Schachtelmuseum, Frankfurt am Main 1996.
  • Chuck Welch: Networking Currents, USA 1986.
  • Chuck Welch: Eternal Network: A Mail Art Anthology, University of Calgary.
  • Jean-Marc Poinsot: „La Communication à distance et l'objet esthétique“, en: Biennale-Katalog, Paris 1971, p. 63-69..
  • Jean-Marc Poinsot: „Les Envois postaŭ : nouvelle forme artistique?“, en: Les Chroniques de l'Art vivant, N°18, 03/1971, p. 8.
  • Jean-Marc Poinsot: Mail Art: Communication A Distance Concept, Paris 1971.
  • Friedrich Winnes und Lutz Wohlrab: Mail Art Szene DDR 1975 - 1990, Berlin 1994.
  • Guy Bleus: Mail Art, Provinciaal Museum, Hasselt, Belgien, 1994.
  • Kornelia von Berswordt-Wallrabe: Osteuropa im internationalen Netzwerk Mail Art, Schwerin 1996.
  • Kornelia Röder: Topologie und Funktionsweise des Netzwerkes der Mail Art, Bremen 2008. (= disertacio, Bremen 2006) Resumo en la angla., 20 paĝoj (pdf)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : nenio pli ol nova formo de antaŭaj humanistaj manifestoj, sed pro la fakto ke Zamenhof estis 'senpotenca viro' lia interna ideo eĥis ne tiom laŭte kiel la manifesto de la franca revolucio aŭ la komenca deklaracio de Usono, (fonto : Laŭte 136, julio 1998, p.62)
  2. Artgrupo Nula Horo, Poŝtarto - Mailart - Komunikado kiel artaĵo, Laŭte nro 18, novembro 1998, p. 16.