Poŝtkesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dana poŝtkesto
Finnaj poŝtkestoj. La numero sur la kesto montras rapidecon.

Poŝtkesto estas granda kesto, en kiun la publiko enmetas la ekspedotajn leterojn, poŝtkartojn ks. Poŝtisto venadas al la poŝtkesto kaj forprenas sendotajn poŝtaĵojn. Fojfoje estas diversaj poŝtkestoj unu apud la alia por diversaj celoj. Ekzemple unu por prioritataj leteroj kaj unu por ne-urĝaj, aŭ unu por enurbaj sendaĵoj kaj unu por eksterurbaj.

Ne konfuzu kun leterkesto: kesto, ĉe la pordo aŭ enirejo de domo, kien la poŝtisto enmetas leterojn ks.