Poŝtkodoj en Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poŝtkodoj estis enkondukataj en Britio en la periodo inter la jaroj 1959 kaj 1974.

En sia nuntempa formo, britia poŝtkodo konsistas el la tn. ekstera parto, kiu per spaceto estas divitida disde la sekva tn. ena parto.

La ekstera parto konsistas el unu aŭ du literoj (kiuj montras tn. poŝtan areon), kiu(j)n sekvas unu aŭ du dekumaj ciferoj (kiuj montras tn. poŝtan distrikton). Esceptokaze (en densaj distriktoj de Centra Londono) la lastan ciferon sekvas ankoraŭ unu litero.

La ena parto konsistas el unu cifero kaj sekvantaj du literoj.

Unu poŝtkodo tipe apartenas al kelkaj sinsekvaj domoj je la sama flanko de strato, kaze de malgrandaj stratoj povas ankaŭ la tuta strato havi unu poŝtkodon. Male, kaze de granda domo kun multaj oficejoj de diversaj firmaoj, povas unu aŭ kelkaj poŝtaj kodoj aparteni al unu domo.

La Brita Royal Mail (Reĝa poŝto) donas la indikon ke unu poŝta kodo meznombre apartenas al 15 liverpunktoj (adresoj).

Principe validas ke brita adreso estas malambigue determinita de siaj poŝta kodo kaj domnumero (aŭ domnomo).

Poŝta kodo tre precize montras la geografian lokiĝon de sia adreso, tial ĝi tipe estas uzata en navigaj sistemoj (biriloj). Esceptaj pri tio estas tn. "negeografiaj poŝtkodoj", komenciĝantaj ekz. per la literoj "BX", kiujn uzas grandaj firmaoj volantaj havi eblecon ŝanĝi la liverlokon por siaj sendaĵoj sen la neceso ŝanĝi sian poŝtkodon.

Ĉe enlandaj poŝtaĵoj oni metu la poŝtan kodon post la nomo de poŝta urbo (kaj eventuale tiu de poŝta graflando, kiu tamen estas nuntempe danke al poŝtkodoj en la adresoj superflua), aŭ eĉ pli bone sur memstaran linion, kiu estas la lasta linio de adreso, ekz.

 10 Downing Street
 LONDON  SW1A 2AA

Walthamstow
LONDON
E17 6AB

WEMBLEY, Middx.
HA9 6AB

WEMBLEY
Middlesex
HA9 6AB

Ĉe sendaĵoj el eksterlando eblas meti la poŝtkodon sur memstaran linion super la landonomo, aŭ sur la lastan linion post la landonomon, ekz.

WEMBLEY
HA9 6AB
Grande-Bretagne

 WEMBLEY, Middx.
 Verenigd Koninkrijk  HA9 6AB

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.royalmail.com/