Poba ferdeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda galiono, ĉe Maŭricio, montranta kaj pruan (maldekstre) kaj poban ferdekojn (desktre).
Poba ferdeko de fregato Méduse, vidita el la ferdeko.
Galiono montranta kaj pruan (maldekstre) kaj poban ferdekojn (desktre).
Pobo de kopio de galiono de la 17a jarcento.

Poba ferdeko (aŭ poba kastelo) estas la poba strukturo malantaŭ la mastoj kaj super la pobofino ĉe grandaj velŝipoj, kiaj karakoj, karaveloj, galionoj kaj galeasoj. Ĝi kutime estas hejmo por la kapitana (ŝipestra) kajuto kaj eble por aldonaj kajutoj, kaj estas kronita de la poba tegmento aŭ plafono, el kio oni havigas altan platformon el kiu pafi kontraŭ aliaj ŝipoj aŭ malamikoj ĝenerale; ĝi estis ankaŭ defendejo kaze de albordiĝo. Plej ofta, sed multe pli malgranda, estas la prua ferdeko.